Google por lingva studo

Google estas la plej fama kaj uzata serĉilo en la interreto, mi pensas. En ĝi oni povas uzi supersignitajn literojn de Esperanto, ĉar ĝi traktas tekstojn en unikodo.

Ekzemple por “ĝardenisto” Google donis 288 trafojn, el kiuj la unua artikolo estis “La ĝardenisto kaj la reĝino” de la Literatura Mondo. Por “sindona” ĝi donis 82 000 (!) trafojn, el kiuj la unua artikolo estis “IL CASO SINDONA” de iu itala retejo. Tiu “Sindona” ŝajnas esti nomo de iu italo.

Problemo estas en tio, ke la trafitaj artikoloj enhavas multajn aliajn lingvojn krom Esperanto, kiam la serĉvorto ne inkludas supersignitajn literojn.

Tiuokaze mi aldonas vorteton “ĝi” aŭ “ĉe” al serĉvorto. Ekzemple por “sindona” kun “ĝi” Google donis 203 trafojn, kaj por “sindona” kun “ĉe” 217 trafojn. Ĉiuj trafitaj artikoloj estas certe en Esperanto. Tamen ĉi-okaze nombro de la trafitaĵoj povas esti malpli granda ol tiu de serĉo por esperanta “sindona” sen “ĝi” aŭ “ĉe”.

Ĉu oni havas plibonan rimedon?

4 pensoj pri “Google por lingva studo”

  1. Saluton, ĵeromo! Mi dankas vin pro la informo. Mi provis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas tre utila.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *