Preparo por UK

Mi partoprenos en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. Mi jam mendis hotelon de meza prezo. Aĉetis iran flugbileton al Haneda. Pretigis kofron por 8-taga vojaĝo. De morgaŭ mi pakos vestojn kaj aliajn aĵojn en la kofron.
Restas ankoraŭ kelkaj farendaĵoj:
* Aĉeti revenan flugbileton de Haneda.
* Presi preleg-dokumentojn pri hajko.
* Certigi rimedon de surloka aliro al la Interreto, ĉar mi volas daŭrigi ĉi tiun blogon dum la kongres-periodo.

4 pensoj pri “Preparo por UK”

  1. > Certigi rimedon de surloka aliro al la Interreto, ĉar mi volas daŭrigi ĉi tiun blogon dum la kongres-periodo.

  2. Mi ankaux partoprenos la UK.
    Mia kofro ankoraux estas malprena, kaj mi flugos je 31-a de Julio.
    Paniko, preskaux!

    Eble renkontos vin tie.
    Gxis tiam!

  3. Dankon pro viaj komentoj, ursido kaj Stela!
    Nun pretaj estas la preleg-dokumentoj kaj la revena flugbileto. Sed restas enpakado de diversaĵoj krom vestoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *