Atomcentralo post tertremo

Daŭras kontrolado de la atomcentralo de Kaŝiŭazaki-Kariha, kiun atakis la tertremo en la 16-a de ĉi-monato. La kontrolado ankoraŭ ne finiĝis, sed jam troviĝis pli ol 60 difektoj. La sep reaktoroj mem ŝajnas esti ne damaĝitaj laŭ la ĝisnuna ekzamenado. Sed ĉirkaŭ ili troviĝis kelkaj seriozaj difektoj.
Koncernatoj antaŭsupozas, ke oni bezonos almenaŭ unu jaron por refunkciigi la reaktorojn. Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) decidis sendi fakulojn por inspekti la atomcentralon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *