Kato en varmego

Kato en varmegoDaŭras vere varmegaj tagoj de kulminanta somero. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 33 gradoj celsiaj.
Ankaŭ mia amata kato Bii suferas pro ĉi tiu varmego. De tempo al tempo li kuŝiĝas kaj dormetas surdorse. Tamen li estas ja ĉasisto! Rimarkinte brueton aŭ moveton, li tuj malfermas la okulojn.

2 pensoj pri “Kato en varmego”

  1. Ĉiam ŝajnis al mi, ke la evoluo ĉesis ĉe katoj. Post kelkmil jaroj da endoma vivado, ili ankoraŭ estas noktemaj bestoj kaj iuj dormas preskaŭ la tutan tagon. Kion ili faras nokte, kiam ili supozeble maldormas, se ne estas musoj por kapti? 🙂

    Ken

  2. Saluton Ken!
    Mia amata Bii, mi supozas, gardosidas ĉe fenestro kaj ankaŭ dormetas dum nokto. Kaj fojfoje li ĉasludas pupojn sur breto, kiujn matene mi trovas falintaj de la breto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *