Kleriga Lundo

Kleriga LundoHodiaŭ estis Kleriga Lundo, kiu estas program-kadro por interŝanĝi spertojn kaj ideojn inter la kongresanoj. Entute okazis 12 kunsidoj. Mi partoprenis en 3 kunsidoj: “Azia komuna historio”, “Esperanto: ĉu eŭropa aŭ tutmonda” kaj “Retpaĝaroj”.
La foto montras unu scenon el ili. S-ro Lee Chong-Yeong [Li Ĉong-Jong] prelegis pri la fono de la ĵus eldonita libro “Historio por Malfermi Estontecon – Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio“. Sur la ekrano legeblas “La plej grava tragedio en la historio de tragedio estas ne la tragedio mem, sed forgesi la historion de la tragedio“.

3 pensoj pri “Kleriga Lundo”

  1. C’u eblas rete legi informilon Ondas Jokohamo ?
    Mi plurfoje lunde la 6an de augusto provis sed malsukcesis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *