La 3-a tago de UK

Memore pri AuldHodiaŭ mi ĉeestis 3 kunsidojn kaj faris prelegon pri hajko.
La foto montras la kunsidon “Memore pri William Auld 1924 – 2006”. William Auld [Ŭiljam Old] estis plej talenta esperanta verkisto, tradukisto, redaktoro ktp. Li estis ja multetalenta. Kelkaj personoj donis prelegetojn pri lia merito kaj deklamis liajn poemojn.
Posttagmeze estis mia vico. Mi prelegis pri hajko antaŭ ĉ. 100 kongresanoj. Certe mi preparis tro multe da materialo por paroli en unu horo. Tamen, ŝajnas al mi, ke reagoj de la aŭskultantoj ĝenerale estis bonaj. Viglaj demandoj sinsekvis post mia parolo. Mi sukcesis veki intereson pri hajko en la aŭskultantaro. Do mi estas kontenta kaj feliĉa.

2 pensoj pri “La 3-a tago de UK”

  1. Ĉu estas pliaj fotoj, kiujn mi rajtus publikigi en Libera Folio? Tre mankas freŝaj fotoj el la kongreso. Cetere, viaj raportoj al Libera Folio estus tre bonvenaj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *