Helviola farbito

farbitoDaŭras ankoraŭ varmegaj tagoj. Sed oni diras, ke la kulmino de varmego jam pasis. Malpli varmegaj tagoj postsekvos.
Hieraŭa maksimuma temperaturo estis 31,7 celsigradoj kaj la hodiaŭa 33,3 celsigradoj. Mezaltaj blankaj nuboj kovras duonon de la blua ĉielo. Somero malkreskos iom post iom.
Farbitoj floras ĉiumatene. Ĉi-somere ĉiu floro havas saman helviolan koloron. Ĝis la lasta somero ĉe ni floris diverskoloraj farbitoj. Bluaj, ruĝe purpuraj, helviolaj ktp. Kial ĉi-jare floras farbitoj kun nur helviola koloro? Mi kaj mia edzino iomete bedaŭras monotonecon de la koloro.

2 pensoj pri “Helviola farbito”

Lasi respondon al Marcus Trawick(Marko Traviko) Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *