Muskaptilo aŭ ratkaptilo?

Hodiaŭ mi hazarde trovis la tekston de la Cindrulino. Kaj jena paragrafo interesis min.

Poste ili trovis en muskaptilo, ses musojn tute vivajn. Dum Cindrulino levis la pordeton de l’muskaptilo, la baptopatrino frapante ilin per sia vergeto aliformigis la musojn en belajn belgrizajn ĉevalojn. Por fari veturigiston, Cindrulino serĉis la ratkaptilon kie troviĝis tri rategoj. La feino elektis unu pro ĝia granda barbo kaj tuŝinte ĝin, aperigis veturigiston, kiu havis la plej belajn lipharojn, kiujn oni iam vidis.

Leginte ligvistikajn librojn, mi lernis, ke ĉiu lingvo disdividas la mondon laŭ sia propra gusto. Esperanto havas du bazajn vortojn muso kaj rato por iuj ronĝuloj, dume la japana lingvo havas nur unu vorton nezumi (ねずみ).
En sciencaj kuntekstoj muso signifas la genron Mus kaj rato la genron Rattus. Ili estas respektive hacuka-nezumi (ハツカネズミ) kaj kuma-nezumi (クマネズミ) en la japana. Neniu problemo.
Sed en ĉiutaga vivo, kiam oni vidas tiaspecan besteton, ĉu oni kapablas vere distingi muson kaj raton (nome du genrojn)? Ŝajnas al mi, ke oni faras la distingon ne per scienca kriterio sed per alia vulgara kriterio. Mi deziras scii, per kia kriterio oni distingas muson kaj raton en Esperanto.
Kio estas diferenco inter muskaptilo kaj ratkaptilo? Ne estas kredeble, ke oni uzas muskaptilon por kapti aparte besteton el la genro Mus, nek ke oni uzas ratkaptilon por kapti besteton aparte el la genro Rattus.
Pri tiu ĉi punkto PIV ne helpas. Nek la Reta Vortaro.

4 pensoj pri “Muskaptilo aŭ ratkaptilo?”

  1. Rato estas pli granda ol muso kaj bezonas pli fortan kaptilon. Oni povus uzi ratkaptilon kontraŭ musoj, sed kial oni elspezu pli da mono kaj risku siajn fingrojn?

    Ĉu vi jam studis la diferencon inter “rano” kaj “bufo”?

    Kaj iuj eŭropaj lingvoj distingas inter “tineoj/noktopapilioj” kaj “aliaj papilioj”.

  2. En sveda lingvo ne estas problemo.
    Rato estas Råtta (Rota) do granda, griza au nigra, malbela
    Muso estas Mus, malgranda, diverskolora kaj beleta
    Mi neniam pripensis tion, c’u problemo?

  3. Koran dankon, Rattus, Inga kaj Marko!
    Fakte temas pri lingva fenomeno. Dank’ al vi, mi jam scias, ke oni distingas raton kaj muson ĝenerale per ilia grandeco.
    Kompreneble mi kapablas laŭokule distingi grandan rat-muson kaj malgrandan rat-muson. Sed japanoj nomas ilin ambaŭ simple nezumi. Kial oni devas komplikigi aferon sen neceso? 😉
    Ja mi troigis.
    Sed bonvole notu, ke se oni distingas raton kaj muson, tion kaŭzas ne iliaj okuloj sed la lingvo, kiun ili uzas denaske.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *