Renovigo de aŭtista licenco

Hodiaŭ mi vizitis lokan aŭtistan ekzamenejon por renovigi mian aŭtistan licencon. Jaron post jaro proceduro de la renovigo fariĝas facila kaj tempoŝpara pro enkonduko de novaj elektronikaj aparatoj kaj komputiloj.
Kiam mi ricevis novan licenckarton, mi rimarkis, ke foto de aŭtisto estas presita same kiel nomo kaj aliaj literinformoj sur la plasta karto. Ja progreso de tekniko. Kiam mi unuafoje ricevis licenckarton antaŭ multaj jaroj, oni algluis foton al papera karto kaj tegis ĝin per travidebla plasto.

Unu penso pri “Renovigo de aŭtista licenco”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *