“Ĝenerale akceptita” ideo

Membroj de civitana organizo de Tokio plendis ĉe juĝejo, ke la guberniestro de Tokio elspezis kontraŭleĝe por 78 privataj bankedoj el publika kaso, kaj ke li redonu sume ĉ. 12 000 000 enoj (ĉ. 104 000 dolaroj). La distrikta juĝejo de Tokio jam verdiktis, ke okazis 2 kontraŭleĝaj elspezoj, kaj ke la guberniestro devas redoni ĉ. 400 000 enojn.
Kaj hodiaŭ la apelacia juĝejo de Tokio, modifante la verdikton de la unua instanco, verdiktis, ke la guberniestro redonu (nur) 58 000 enojn, kun la motivaĵo, ke la sumo de 42 000 enojn (ĉ. 365 dolaroj) por unu homo ĉe komuna manĝo ne kontraŭas al la ĝenerale akceptita ideo de la socio.
Mi neniam ĉeestis nek ĉeestos en tia luksegega bankedo! Maksimume 10 000 enoj (20 000 enoj okaze de geedziĝa festeno). Tio estas mia ideo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *