Nova enmigrinto

specio el asteracojFoje novaj sovaĝherboj enmigras en mian ĝardeneton. Jen la foto montras kapitulojn kun flavaj tubformaj floretoj, subtenatajn de verdaj involukroj relative grandaj. La herbo havas dentajn foliojn. Tiuj estas karakterizaĵoj de asteracoj.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Verŝajne ĝi estas specio el la genro Carpesium de asteracoj. Bedaŭrinde mi ne povis identigi ĝian specinomon. Ĉu iu povas helpi min?

Unu penso pri “Nova enmigrinto”

  1. Mi ne povas helpi, sed danki al vi, cxar vi daure helpas al mi pliampleksigi mian vortostokon per novaj plantonomoj…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *