Hajko de Tanaka sadami

    Falis kaŝtano
    en ĝardena arbusto —
    solas kabano.
            — el “Kapriĉo ’70” (1970)

Tiu ĉi estas verko de Tanaka sadami, japana esperantisto (1907-1992), membro de la Hajkista Klubo.

El la hajko aperas kvieta kaj silenta sceno de serena tago en aŭtuno. La verkinto, sola en la kabano, eble ĝuas serenecon kaj sentimentalon.

2 pensoj pri “Hajko de Tanaka sadami”

  1. Mi ĝojas pro via kontribuaĵo.
    Aŭtuno estas tre ŝatata sezono en la tradicia hajko. Ĝi alportas al ni trankvilon kaj rikolton post somera ardo. Ĝi estas ankaŭ sezono prepariĝi por dormo kaj perdiĝo dum sekvonta vintro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *