Plani lingvon

En sia hieraŭa blogo Beĉjo skribis interesan artikolon “Kial Einstein? Kial Zamenhof?”.
http://becxjo.blogspot.com/2007/10/kial-einstein-kial-zamenhof.html

… En Esperanto oni multe vidas novlernantojn kiuj ankoraŭ ne ĝuste uzas akuzativon sed proponas reformojn por la lingvo. Tiu fenomeno ekzistas pri neniu nacia lingvo. Ekzemple mi neniam aŭdacas proponi novan formon de frazo por la angla lingvo aŭ konstrui novan vortokombinaĵon en la franca. …

Mi pensas, ke tiu fenomeno estas kaj merito kaj malmerito de Esperanto.
Antaŭ ol Esperanto, Volapuko kaj aliaj planlingvoj aperis, lingvo estis mistera sanktaĵo aŭ vivaĵo tute ne tuŝebla al homoj. Sed la apero de planlingvoj kaj la relativa sukceso de Esperanto pruvis, ke lingvo estas komuna kreaĵo de homoj, kaj ke homoj povas krei lingvon. Esperanto (kaj la ideo de planlingvo) liberigis lingvojn al homoj.
Eble Esperanto estas la unua planlingvo, kiun oni ekkonas nuntempe. La ideo de planlingvo kuraĝigas ambiciulojn, ke ankaŭ ili havas eblon krei lingvon. Kaj estas vere, ke kiu konas malmulte, aŭdacas multe.

2 pensoj pri “Plani lingvon”

  1. Mia demando estas tio, ke cxu Esperanto kapablas protekti sin kontrau fluo de reformoprponoj el flanko de novlernantoj (au ilia kreado de lingvo)?

  2. Pri tio mi havas optimisman antaŭsupozon. Tiuj reformemuloj ja ekzistas sed relative malmultaj en la tuta Esperanto-lernantoj. Esperantujo jam havas sufiĉan kvanton da uzantoj kaj fortan inercion por elteni perturbojn de unuopuloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *