Miskantoj kaj lespedezoj

aŭtunaj herbojEkis oktobro. Tamen estas varme ankoraŭ hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis ja 29,3 celsiaj gradoj kaj la minimuma estis 18,9.
Malgraŭ eksterordinara varmeco kvazaŭ somera, la naturo certe transiris al aŭtuno. Mi trovis mason de miskantoj kaj lespedezoj. Helbrunaj spikoj de miskantoj kaj blankaj floroj de lespedezoj. Ambaŭ estas karakterizaj plantoj de la japana aŭtuno. En la maso mi trovis ankaŭ helviolajn florojn de asteroj.
miskanto: Miscanthus sinensis, plurjara herbo el gramineoj. Tre populara en kampoj de la japana aŭtuno.
lespedezo: Komuna nomo de falfoliaj arbustoj kaj plurjaraj herboj el la genro Lespedeza de fabacoj.

3 pensoj pri “Miskantoj kaj lespedezoj”

  1. Saluton Vastalto.
    Chu la fotita shipo estas tiel kiel gxi mulsupreniras riveron?
    Ordinare tia shipo malsuperniras riveron sed kiam mia fratino geedzinigxis kaj ni veturis tian shipon tiam ,la shioij supreniris speciale. Mirinde. Tamen tiama boatisto estis tre shvitegis.

  2. Saluton, Bezonata!
    Jes, la boatoj ĝenerale veturas laŭ la fluo. Ĉi tie la riverfluo estas malrapida. Do supreniri la riveron estas ne tre malfacile. Tio dependos de la pezo, kiu ĝi portas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *