Mi amas florojn. Tamen ekzistas ja multaj floroj, kies nomon mi ne scias.
Hodiaŭ promenante, mi hazarde trovis ĉi tiun floron en ies ĝardeno. La korolo estas funelforma kun rando fendita en kvin pecoj. Ĝia koloro estas fakte iom pli blanka ol tiu de la foto. Ĝi estas granda je 5 – 10 cm.
La fleksiĝema branĉo similas al tiu de rozujo kaj portas plume kunmetitajn foliojn.
Mi konsultis librojn, sed ne trovis respondon. Ĝi ŝajnas ne esti japandevena. Povas esti importaĵo el eksterlando.
Estas tre danĝere diri ion surbaze de unu foto, sed almenaŭ similaspekta estas podranea ricasoliana. Ĝi devenas de Sud-Afriko.
Jen unu foto el mia kolekto http://sakari.kuvat.fi/kuvat/Eksoottiset-kasvit/Bignoniaceae-Podranea-ricasoliana-01.jpg
Dankon, Sakari!
Verŝajne vi trafas. Oni diras, ke ĝi devenis de la Suda Afriko.