Persimono

persomonoHodiaŭ estis relative varma tago plena de sunradioj. Proksime de mia domo staras malnova persimono. Ĉiuj folioj jam forfalis de ĝiaj branĉoj kaj restas nur deko da ruĝaj fruktoj, kiuj brilas en sunlumo. Japanoj ŝatas tian pejzaĝon.
Nu, verŝajne la persimonberoj havas adstringan guston, ĉar, se ili estus dolĉaj, buboj kaj korvoj tute formanĝus ilin.
(Japana) persimono: Diospyros kaki, specio de diospiro, falfolia arbo el ebonacoj kun relative grandaj flavruĝaj beroj, originas el ĉinio, transportita al Japanio en la 8-a jarcento, kultivata por nutraĵo. Estas arboj kun dolĉaj beroj kaj arboj kun adstringagustaj beroj.

2 pensoj pri “Persimono”

  1. persimono estas frukto, do staras malnova persimonujo, persimonarbo… mi persone amegas persimonojn, kies arboj ne kreskas en mia nuna logxlando. tamen malfruauxtune acxeteblas dolcxaj persimonoj el Hispanio.

  2. Laŭ PIV persimono estas kaj frukto kaj arbo.
    Nu persimonoj el Hispanio certe estas bongustaj. Mi estus feliĉa, se mi povus frandi ilin.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *