Hajko de NACUIŜI Ban’ja

NACUIŜI Ban’ja [夏石番矢/NATSUISHI Ban’ya] (1955— ) estas moderna japana hajkisto. Li celas al monda hajko kaj aktivas en internacia scenejo.

    El la futuro,
    fendante akvofalon,
    vento alvenis.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo:
    未来より滝を吹き割る風来たる
    Mirai-jori taki-o huki-ŭaru kaze kitaru.

Liaj hajkoj estas ekster ortodoksa kriterio. Li kreas hajkojn el neortodoksa pensmaniero. Honeste dirite, mi ne kapablas ĝui multajn el liaj hajkoj. Tamen kelkaj ja plaĉas al mi.
La supra hajko donas tre krudan kaj grandiozan pejzaĝon kompare kun tradiciaj hajkoj pri akvofalo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *