Svastiko

Pri “svastiko” PIV2005 difinas jene:
Hinduisma simbolo, egalbranĉa kruco, kies ĉiuj branĉoj kontinuas ortangule, ĉiuj dekstren, aŭ ĉiuj maldekstren; uzata ankaŭ kiel simbolo de naziismo.

En budhismo ĝi estas simbolo de bona aŭguro, kaj oni desegnas ĝin sur la brusto de budha statuo. En japanio oni ofte uzas maldekstrenan svastikon (卍) kiel simbolon de budhismo kaj de budhisma templo sur mapo.

4 pensoj pri “Svastiko”

  1. iom longe poste… la figuron, kiun vi montras, mi nomus dekstrena, ne maldekstrena. kie estas la malkongruo? en eŭropo oni rigardas al la “movo” de la supra parto, do de la supra branĉo de la figuro. oni ankaŭ imagas la figuron kiel ian helicon aŭ molan aĵon, kies branĉoj fleksiĝas malantaŭen pro la moviĝo. do supre ĝi ŝajne turniĝas al la dekstra flanko. ofte oni parolas ankaŭ per komparo kun horloĝa montrilo: “moviĝas kiel horloĝa montrilo” aŭ “…malkiel horloĝa montrilo”. ĉu en japanio malsame?

  2. Estas interesa problemo!
    Mi komprenis vian argumenton pri “dekstrena” moviĝo de la svastiko (卍). Eble vi (kaj eŭropanoj) unue alrigardas la krucon en la figuro kaj poste pensas pri ĝia moviĝo.
    Mi (kaj japanoj) unue alrigardas la centran punkton kaj poste vidas spurojn de 4 ŝprucintaj punktoj (aŭ 4 radiojn el la centra punkto). La punktoj moviĝas maldekstren!
    Ĉu ankaŭ ĉi tio estas unu el kulturdiferencoj?

  3. mi komprenas. similan aferon mi ne sukcesas elpensi, pri kiu oni ankaŭ parolus pri ŝajna movdirekto. se tiajn similajn okazojn oni trovus, oni povus paroli pri regula kulturdiferenco en form-imago.

    kompare la efektiva moviĝo de horloĝo estas nur afero de konvencio: en eŭropo ĝi estas aldekstra ĉar oni rigardas al ĝia paso ĉe la supra flanko. ĉu simile en japanio?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *