Ora osmanto

ora osmanto

Hodiaŭ mi trovis branĉeton de ora osmanto en florpoto en mia laborejo. Kiam mi preteriris ĝin, dolĉa bonodoro tuŝetis mian nazon.

En meza aŭtuno oni povas trovi orajn osmantojn, kiuj havas bonodorajn oranĝoflavajn floretarojn, tie kaj ĉi tie en Japanio. Oni amas ĝian bonodoron.

Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas transsendi la bonodoron per la interreto.
[Osmanthus fragrans var. aurantiacus]

2 pensoj pri “Ora osmanto”

  1. Al Eriketo… Laŭ libroj ora osmanto originas el Ĉinio, kaj estis importita en Japanion antaŭ 400 jaroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *