printempo ekas

    arĝenta brilo
    de okulvitraj kadroj —
    printempo ekas

*****
Hodiaŭ estas la unua tago de printempo laŭ la japana tradicia kalendaro. Kvankam daŭras vere malvarmaj tagoj, ni ĝojas, ke ni iom post iom proksimiĝas al printempo.

2 pensoj pri “printempo ekas”

  1. Pri la hajko: TRE BELA!
    Pri via komento: Estus agrable se vi aldonus temperatur-indikon. Tiel ebluas ekscii kio en lau via kompreno estas “vere malvarmaj tagoj”. Mi supozas, ke la opinioj respektive sentoj pri tio tre varias chirkau la terglobo…

  2. Aha, certe!
    Mia regiono situas en suda parto de mezvarma zono. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 8,0 celsigradoj kaj la minimuma estis -2,2 celsigradoj. Hieraŭ la maksimuma 7,8 gradoj kaj la minimuma 0,7 gradoj.
    Tia estas nia vintro. Kia estas ĉe vi?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *