Gubernio aŭ prefektujo

En la japana retlisto ERAJ (http://groups.yahoo.co.jp/group/eraj/) oni komencis diskuti, kiu estas pli konvena por la japana “ken (県)”, la esperanta “gubernio” aŭ “prefektujo”. “Ken” estas administracia landoparto de Japanio, kiu posedas ekzekutivan aŭtonomecon kun publike elektitaj estro kaj deputitoj.
Ĝis nun ambaŭ vortoj estas uzataj inter japanaj esperantistoj. Sed okazis voĉoj, ke estas oportune elekti unu vorton por komuna uzado.

Sekvas mia argumento:
Laŭ la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) “gubernio” estas “Administra teritorio de lando aŭ kolonio, ordinare malpli vasta ol provinco”.
Dume “prefekto” signifas “… regna funkciulo, administranta pli malpli grandan teritorian unuon” kaj “En Romio, titolo de altranga oficiro aŭ ŝtatoficisto …”. Do “prefekto/prefektujo” estas konvena al la antaŭmilita japana sistemo (~ 1945), en kiu “ĉiĵi (知事) =estro” estis ŝtata oficisto investita de la centra registaro, sed ne konvena al la postmilita japana sistemo, en kiu “ĉiĵi” estas elektita per publika voĉdono.
Mia provizora konkludo estas, ke “gubernio” estas konvena al “ken” de la nuntempa japana sistemo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *