Hajko de HASEGAŬA Kai

HASEGAŬA Kai [長谷川櫂/HASEGAWA Kai] (1954— ) estas japana hajkisto. Li verkas ortodoksan hajkon, tamen kun freŝa sento.

    Akvo printempa,
    tio estas ja akvo
    malsekigita.
    – – – – – – – – tradukita de Vastalto

La japana originalo:
春の水とは濡れてゐるみづのこと
Haru-no-mizu toŭa nurete-iru mizu-no-koto.

Antaŭ ĉio, “malsekigita akvo” estas nova malkovro de la aŭtoro. La epiteto konvenas ĝuste al printempa akvo. Ĉi tiu hajko asertas, ke printempa akvo estas malsekigita akvo. Ĉi tiu simpla sed decidema aserto kune kun la malkovro kaŭzas hajkecon, guston de ĉi tiu hajko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *