Teo el Keemun

nigra teoĈi-semajne sekvis malpli malvarmaj tagoj. La minimuma temperaturo de hodiaŭ estis 6,4 celsigradoj kaj la maksimuma temperaturo estis 11,3 celsigradoj. La sunradioj varmigas homojn kaj domojn. Sed hodiaŭ komencis blovi fortaj ventoj. Meteologia prognozisto diras, ke frosta aermaso kovros la japanan insularon morgaŭ.

Posttagmeze mi kaj mia edzino vizitis la tesalonon apud kanaleto. Ĉi-foje mi ĝuis nigran teon el Keemun. Ĝi havas ne adstringan sed klaran guston.
Hazarde mi trovis retpaĝon pri diversspecaj nigraj teoj en Esperanto.
http://www.kaeffchen.de/xesp/xesp40tee/xesp41schwarztee.php
Ĝin faris iu butiko en Kolonjo, Germanio. Laŭ ĝi Keemun-a teo estas “mola, tenere floreca, milda, malhela” kaj “konvena por la malfrua posttagmezo”!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *