Trietaĝa lamio

trietaĝa lamioLamioj etendas sian teritorion en mia ĝardeneto. Temas pri Lamium amplexicaule, “ĉirkaŭtiga lamio” laŭvorte en Esperanto. Pli detale, lamio kun ĉirkaŭtigaj folioj. Du kontraŭsidaj folioj duonrondaj komplete ĉirkaŭas la tigon. Tamen tia nomado ŝajnas esti ne bela, nek elvoka.
En la japana ĝi nomiĝas “hotoke-no za (仏の座)” aŭ “san-gai gusa (三階草)”. “Hotoke-no za” signifas budhan seĝon aŭ budhan soklon, ĉar la ĉirkaŭtigaj folioj aspektas kvazaŭ tia. Kaj “san-gai gusa” signifas trietaĝan herbon, ĉar la ĉirkaŭtigaj folioj faras tri etaĝojn supre de la tigo.
Do mi provizore nomas la herbon “trietaĝa lamio” en Esperanto. Probable alilandanoj volas nomi ĝin alimaniere.

3 pensoj pri “Trietaĝa lamio”

  1. Ankaŭ en la ĝardeno de mia domo “trietaĝa lamio”(^^) prosperas ĉiujare. Mi jam konas ĝin, kiel ‘Hotoke-no-za’, sed mi ne povas fidi, ke tiu estas sama herbo ‘Hotoke-no-za’ en la ‘7 specoj de herboj printempa’ (haru-no-nanakusa). Do ĝi ŝajnas ne-manĝebla. Ĉu vi scias, ke oni povas manĝi iun parton de ĝi?

  2. Kara malproksima amiko,
    Ofte mi vojagxas en vian blogon. Mi sxatas viajn bildojn pri naturo, kaj florojn. De tempo al tempo, mi gxajas malkovri similan floron en mia loko (Francio).
    Vi estas bona fotisto, do mi invitas vin alligxi tiun senpagan socian retejon: Ipernity. Multe da esperantistoj enmetas iliaj bildojn en gxi, cxar gxi havas esperantan fasadon! Vidu:
    http://www.ipernity.com/home?lg=eo
    Samideane

  3. Saluton, Yagi!
    Pri “la printempaj sep herboj” oni diras, ke tiu “hotoke-no za” estas lapsano [Lapsana apogonoides], kiu iomete similas al svelta leontodo. Oni manĝas ĝiajn junajn foliojn. (Mi supozas, ke eĉ junaj folioj de lamio ne estas manĝeblaj.)

    Saluton, Jeo!
    Dankon pro via invito al Ipernity. Fakte, mi jam du-tri foje vizitis ĝin. Mi esploros la retejon pli serioze.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *