Tulipoj ĝermas

tulopaj ĝermojHodiaŭ komenciĝis marto. Estis sunoplena tago. Kvankam la maksimuma temperaturo estis 11,9 celsigradoj (do ne tiel alta), mi sentis varmeton sub la suno ekster domo.
Jarkomence mia edzino aĉetis kaj plantis bulbojn de tulipo. Ili jam ekĝermis en februaro. Ili kreskas iom post iom. Rigardante ilin, mi pensas, ke ankaŭ printempo kreskas iom post iom.
Veterprognozisto anoncas, ke morgaŭ la maksimuma temperaturo atingos 14 celsigradojn.

2 pensoj pri “Tulipoj ĝermas”

  1. Kien vi logxas? Mi logxas en Usono, 45 mejloj norden de Bostono. Negxis lastan nokton, kaj dauxras negi nune (1-an de Marto, 12:15). Mi volegas ludi golfon, sed bedauxrinde mi devas atendi pli varman veteron. Acxa vintro! Dauxras troe cxi tie!

  2. Saluton, David!
    Mi loĝas en la sudokcidenta Japanio, sur la insulo Kiuŝuo. Ĝi situas en la latitudo proksimume sama al Georgio, Usono. Bostono estas komparebla al la norda Japanio, kie nun multe neĝas.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *