Kaspersky malpli malbone

Nun mi serĉas anstataŭanto de la kontraŭvirusa programo de Trendmajkro [Trend Micro], kiun mi uzas. La kialon mi jam skribis ĉi tie.
Hodiaŭ mi prove instalis provversion de kontraŭvirusa programo de Kasperski [Kaspersky]. Ĝenerale ĝi funkcias bone. Sed ankaŭ ĝi havas la problemon, ke la serĉado per Ĵamingo [Jamming] bezonas multe da sekundoj, Ĉi-okaze 3~4 sekundojn. Do duoble pli rapida ol tiu de Trendmajkro 2008. Tamen tio estas certe ja maloportuna.

4 pensoj pri “Kaspersky malpli malbone”

  1. Ĉu vi provis “avast!”, kiu estas senpaga (por familia uzo) krontraŭvirusa programo ?

  2. Ĵamingo; kio estas tio? Cetere en aktuala prikomputila gazeto mi legis, ke Kaspersky estas nuntempe la plej bona krontraŭvirusa programo por Windows XP. Sed mi ankoraŭ ne elprovis …

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *