Kovrita de flava sablo

sable makulita aŭtoHodiaŭ estis nuba tago kaj matene iom pluvetis. Neordinare la atmosfero estis flaveta. Kaj eksterdome tegoloj, pavimoj, arbofolioj, aŭtoj ktp, ĉiuj estas kovirtaj maldense sed videble per fajnaj sableroj. Jen rigardu la antaŭglacon de mia aŭto.
Flava sablo alvenis transmare el Ĉinio. Laŭ televida raporto, la flava sablo kovris la tutan okcidentan Japanion. Pri la kaŭzo de flava sablo mi antaŭe skribis ĉi tie.

2 pensoj pri “Kovrita de flava sablo”

  1. Ĉirkaŭ nia regiono oni ne portas maskon dum flava sablo, kvankam kelkaj plendas pri malagrablo ĉe nazo aŭ okuloj. Supozeble pli densa flava sablo alflugis al Koreio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *