Nigreta turdo?

turdo?Hodiaŭ mi trovis nekonatan birdon sidanta sur elektra kablo. Ĝi longe ne moviĝis. Tial mi sukcesis foti ĝin. Ĝi estas pli granda ol pasero kaj malpli granda ol kolombo.
Ĝi havas blankajn striojn super la okuloj kaj ĉirkaŭ la kolo. Nigretaj makuloj kovras la bruston. Bedaŭrinde mi ne vidis ĝiajn flugilojn. Per tiuj karakterizaĵoj, helpe de ilustritaj libroj, mi konjektis, ke ĝi estas speco de turdoj [la genro Turdus]. Plej verŝajne nigreta turdo [Turdus naumanni], kiu estas plej ofte vidata turdo en Japanio.
Tamen restas dubo, ĉar ordinare makuloj ĉe brusto de nigreta turdo kovras pli vaste ĝis ventro.

3 pensoj pri “Nigreta turdo?”

  1. La kapo aspektas simile. Sed la makuloj sur brusto kaj ventro ne. La figuro en la dua ligo estas tipa figuro de nigreta turdo (aŭ stepturdo), kiun mi fojfoje vidas en mia regiono.
    En unu el la konsultitaj libroj estas skribite, ke surbrustaj makuloj de nigreta turdo diferencas laŭ individuo. Tial mi konjektis tiel. Sed ankoraŭ nun mi tute ne estas certa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *