Spegula fotilo

Pluraj japanaj fabrikantoj de cifereca spegula fotilo anoncas surmerkatigon de siaj novaj produktoj. Ĉi tiuj estas tre allogaj varoj. Kvankam mi aĉetis novan kompaktan ciferecan fotilon jam en la lasta decembro, en mia koro denove ekaperas deziro aĉeti novan spegulan fotilon. 🙂
Ĉar mi ekhavis malkontenton pri kvalito de la hieraŭa foto, kiun mi fotis per mia nova fotilo kun plej teleflanka zomado (150mm kalkulite je 35mm-filmo). Mi iomete retuŝis la originalan bildon de 2848×2136 bilderoj kaj eltondis 750×500 bilderojn el ĝi sen mezurŝanĝo. Se mi fotus la birdon per spegula fotilo en samaj kondiĉoj, mi akirus pli bonkvalitan bildon.
Sed se mi diros mian deziron al mia edzino, sendube ŝi riproĉos min. Kion fari? Daŭros mia maltrankvila cerbumado.

6 pensoj pri “Spegula fotilo”

  1. Bonvenon, kara muzikisto!
    (Welcome, dear musician!)

    Vi povas uzi la bildon kun la fontindiko “www.vastalto.com”.
    (You may use the picture with the indication “www.vastalto.com”.)

    Dankon pro via interesiĝo.
    (Thanks for your interestedness.)

    Vastalto

  2. Mi traduk-legis vian blogon al miaj kunlaborantoj ĉar ni lastatempe diskutis ciferecajn fotilojn. Kolego 1 (kun havas edzinon) sugestas ke vi diru al via edzino ke la nuna fotilo ne plu bone funkcias – li diras ke tio efikas por li se li kulpigas dorlotbestojn: “la kato manĝis ĝin” !! Mi tute ne scias ĉu efikus aŭ ne. (Kiel virino, mi tion dubas!) 🙂

  3. Ha ha ha!
    Dankon pro la amuza sugesto! Mi neniam ekpensis pretekston kulpigi mian amatan Bii. Tamen mi ne kuraĝas praktiki ĝin, timante probablan pridemandon de mia edzino. 😉
    Transdonu mian dankemon al la Kolego 1!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *