Kio estas rano?

Ĉiu lingvo havas sian propran semantikan kampon. En la japana lingvo “kaeru” (~ rano) estas komuna nomo de senvostaj amfibioj (= anuroj). Anuroj estas “mubi-rui” (= senvostuloj) en la japana. Japanoj faras specinomon per kunmetado kun “kaeru“. “Tonosama-gaeru” por la genro Rana (rano). “Ama-gaeru” por la genro Hyla (hilo). “Hiki-gaeru” por la genro Bufo (bufo). Kaj tiel plu. Ĉi tie “gaeru” estas aliformo de “kaeru“.
Intertempe mi trovis, ke la japanlingva vikipedia paĝo pri “kaeru” estas ligita al la esperanta vikipedia paĝo pri “anuroj”. Same al la angla “Frog“, al la germana “Froschlurche“, al la franca “Anoures” al la hispana “Anura” ktp. El ĉi tiu observo mi konkludis, ke latinidaj lingvoj ne posedas komunuzan vorton por “anuroj”.
Nu, kia estas la situacio en Esperanto? Laŭ la difinoj de PIV-oj kaj ReVo, ankaŭ Esperanto ne posedus komunuzan vorton por “anuroj”, ĉar “rano” signifas nur la genron Rana aŭ maksimume la familion Ranedoj. Sed en praktiko ŝajnas al mi, ke en multaj okazoj oni uzas “rano”-n plivaste por “anuroj”. Mi antaŭvidas, ke vortaristoj devos reverki la difinon de “rano” en ne malproksima estonteco.

9 pensoj pri “Kio estas rano?”

  1. Dankon, inga, pro viaj komentoj.
    Antropologoj konjektas, ke prauloj de keĉuoj disiĝis disde prauloj de japanoj ĉirkaŭ la lasta glaciepoko. Do, mi havas iom da simpatio al indiĝenaj amerikanoj.
    Ĉu vi bonvolas sciigi min, kiel oni nomas ranon, bufon kaj hilon en via denaska lingvo? Ĉu “bufo” (kaj “hilo”) povas esti speco de “rano” en via lingvo?
    En la japana lingvo “bufo” (hiki-gaeru) kaj “hilo” (ama-gaeru) estas speco de “rano” (kaeru).

  2. Kio estas hilo? Bonvolu montri bildon.

    En mia denaska lingvo, la sveda estas rano = groda kaj bufo = padda
    ranido = grodyngel (tiu kiu havas voston)

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ranaj_specioj

    eble tio estas hilo
    http://sv.wikipedia.org/wiki/Lövgroda

    do sveda nomo- lövgroda(folio-rano)
    cetere la junula esperantogrupo en Stokholmo havas la nomon de tiu besto kaj ankau estas
    lernolibro de esperanto. http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2809
    http://368741.hotellet.bahnhof.net/kvako/subranet.html

  3. La angla Vikipedio pretendas, laŭ mia traduko: La uzado de la komunlingvaj nomoj “rano” kaj “bufo” havas nenian taksonomian pravigon.

    Mi pensas, ke oni povas apliki la vorton “rano” ankaŭ al anuroj, kiuj ne estas ranedoj. Ekzemple, verŝajne “Hyla arborea” estas rano.

    PIV iom tro emfazas la biologiajn sencojn.

  4. Dankon, Johano! Via komento kuraĝigas min.

    En la sveda “hilo” (lövgroda) povas esti speco de “rano” (groda) en vasta senco, ĉu ne? Dankon, inga!

  5. Hodiaŭ mi trovis, ke unu komento de inga erare kaptiĝis kiel rubo fare de Akismet. Do, mi restarigis tiun komenton.
    Mi petas ingulgon de inga.

    Hilo estas ĝuste tiu “lövgroda”, kiun vi indikis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *