printempa dormo

    printempa dormo —
    paseroj kaj kornikoj
    bekas orelon

3 pensoj pri “printempa dormo”

  1. Via bele poemigita (supozeble matena) impreso memorigis min pri propra hajko. Retrovinte ĝin en la komputilo mi ĝin aldonis. Mi esperas, ke la rimo ne tro ĝenas vin. Ŝajnas ke en mi la influo de la eŭropa tradicio estas (ankoraŭ ?) pli forta ol la kapablo sekvi la japanan modelon.

    Kore salutas Ursido

  2. …aldonis al “Hajko en Esperanto” – jen la teksto:

    do jam aprilo –
    de arbo al alia
    plusaltas trilo

  3. La rimoj tute ne ĝenas min. Mi kunsentas kun la aŭtoro ĝojon pro printempo-alveno.
    Ĝenerale mi pensas, ke evitinda eŭropeco estas oratoremo aŭ mallakoneco, kiu faras hajkon sengusta.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *