Monto por forĵeti maljunulojn

Antaŭ multaj multaj jaroj estis tre malriĉa vilaĝo en Japanio. En la vilaĝo laŭ tiea konvencio oni devis forĵeti kadukiĝintajn maljunulojn en profundan monton. Iu viro vivis kun sia maljuna patrino. Li amis ŝin kaj zorgis pri ŝi. Sed la patrino, eksciinte sian kadukiĝon, iun tagon ordonis al la filo, ke li forportu ŝin, maljunulinon al la monto. Li kontraŭvole portis ŝin sur la dorso kaj ekiris al la monto. Survoje en monta profundo li rimarkis, ke la maljunulino fojfoje rompas branĉeton de apudvojaj arboj. Scivolante kialon, li demandis ŝin. Kaj ŝi respondis, ke la rompitaj branĉetoj estas vojmontriloj por ke li reiru al la hejmo senerare. Ĉi tion aŭskultinte, la viro multe pentis sian fi-agon kaj reiris al sia hejmo kun la patrino sur la dorso.
Ĉi tiu rakonto estas japana legendo pri “uba-sute jama (姥捨山)”, t.e. “monto por forĵeti maljunulojn”.

2 pensoj pri “Monto por forĵeti maljunulojn”

  1. Sveda vorto por tio estas “ättestupa”
    En japansk motsvarighet till ättestupan är obasute.
    Mi trovis tion en Wikipedia-sveda
    Ankau estas finna vorto “Sukujyrkkämä”

  2. Kion signifas “ättestupa” kaj “Sukujyrkkämä” rekte tradukante al Esperanto?
    Ekzemple “uba-sute jama” signifas “maljunilin-forĵet-monto”-n en laŭvorta traduko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *