Bruna pentatomo

pentatomo

Hodiaŭ matene mia edzino diris al mi, ke iu nekonata insekto troviĝas en la florbedo antaŭ la domo. Mi iris kaj trovis brunan pentatomon sur la folio de helianto. Ĝia korpo estis longa je ĉ. 1 cm.

Kiel kutime mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Ĝia scienca nomo estas Halyomorpha picusH. mista, specio el pentatomedoj. Laŭ la konsultitaj libroj ĝi suĉas sukon el junaj fruktoj de persiko, piro, persimono k.t.p. kaj damaĝas la fruktojn. Tial oni klasigas ĝin al “fiinsekto”.

Cistidio — specio el geometredoj

cistidio

Unu el la avantaĝoj de mia cifereca fotilo estas zom-povo ĝis 200 mm da fokusdistanco (transkalkulite je la filmo de 35 mm). Tial mi povas foti malgrandajn insektojn, kiujn mi hazarde trovis.

Mi prenis tiun ĉi foton en la lasta sabato. Ĉar mi ne konis ĝin, mi konsultis retpaĝojn kaj trovis respondon.

Ĝi estas cistidio [Cystidia stratoniceCystidia truncangulata] el geometredoj, kies larvo moviĝas kvazaŭ du fingroj, per kiuj homo mezuras distancon.

Kiu estas tiu insekto?

akridedo

Mi trovis tufarbuston de hortensio kun belaj florbuloj. Alproksimiĝinte, plie mi trovis, iu insekto simila al lokusto senmove ripozas sur la infloresko de la hortensio.

Ŝajnas al mi, ke ĝi apartenas al akridedoj [Acrididae] aŭ al tetigoniedoj [Tettigoniidae]. La longo de ĝia korpo estis 3 – 4 centimetroj. Sed ĝi havas tre malgrandajn elitrojn kiel vi vidas sur la foto. Ĉu specio el lokustoj?

Mi konsultis kelkajn librojn, sed ne povis identigi ĝin. Ĉu iu el vi legantoj povos helpi min?

Foliskarabo vizitis mian ĝardeneton

kukurba foliskarabo

Hodiaŭ mi trovis foliskarabon sur folio de la kukurbo, kiu ekkreskas en mia ĝardeneto. Ĝi havas glaceajn kaj flavruĝajn elitrojn malmolajn. Ĝia korpo estas longa je ĉ. unu centimetro.

Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi identigis ĝin kun Aulacophora femoralis, speco de foliskaraboj. Mi provizore nomu ĝin “kukurba foliskarabo” laŭ la japana nomo Urihamusi.

kukurba foliskarabo: specio Aulacophora femoralis el krizomeledoj (foliskaraboj) de koleopteroj, kiu kun flavruĝaj elitroj manĝas foliojn de kukurbacoj.

Manko en ciferecaj fotiloj

En la artikolo pri ĉina klematido mi skribis, ke la foto ne povis respeguli la koloron de tiu floro.
Mi esploris la kaŭzon kaj trovis la respondon.
1. Homaj okuloj sentas violkoloron de objekto en du apartaj manieroj. Kiam la objekto eligas violkoloran monokromatan lumon, kies ondolongo estas ĉ. 400 nm (nanometroj), la homa okulo sentas puran violkoloron. Kaj kiam la objekto eligas ruĝan (ĉ. 700 nm) kaj bluan (ĉ. 450 nm) lumojn egalintensajn, ankaŭ tiam la homa okulo sentas miksitan violkoloron. La homa okulo ne distingas puran kaj miksitan violkolorojn. Ili estas same violkolora al la homa okulo.
2. Nuna cifereca fotilo (CCD – lumricevilo) akceptas lumon de objekto tra trikoloraj filtriloj (ruĝo, verdo kaj bluo). Ili akceptas ne nur lumon de tipa ondolongo sed ankaŭ lumojn de ĉirakaŭaj ondolongoj. Tial la fotilo povas prezenti ne nur tri kolorojn sed ankaŭ flavon kaj aliajn kolorojn per trikolora miksaĵo.
3. Sed la pura violkoloro (400 nm) estas sentata nur per blua filtrilo. Verda kaj ruĝa filtriloj preskaŭ ne sentas tiun ondolongon. Tio ĉi estas fizika karakterizaĵo de la lumricevilo. Ĉi-okaze la violkoloro de la objekto fariĝas bluo en la fotilo.
4. Konkludo: Oni vidas violkoloron en cifereca fotilo, kiam la objekto eligas miksitan violkoloron. Sed oni vidas bluon en cifereca fotilo, kiam la objekto eligas puran violkoloron. Jen estas manko de nuna cifereca fotilo.

Lacertoj sin kaŝas

takidromo

En mia ĝardeneto nun floras diversaj floroj. Kaj la florojn vizitas diversaj insektoj. Tial ankaŭ lacertoj vizitas.
Jen vidu la foton. Takidromo [Takydromus tachydromoides] sin kaŝas inter kreskintaj herboj. Kion rigardas ĝiaj okuloj? Ĉu ĉasaĵon?

Takidromo: genro el lacertedoj. Takydromus tachydromoides estas propra specio ordinara en Japanio. Ĝi havas korpon longan je ĉ. 20 cm kun bruna dorso kaj tre longa maldika vosto.

Flava sablo

Mi trovis artikolon en ĵurnalo, kiu raportas, ke ĉi-jare okazas pli multe da “flavaj sabloj” en Ĉinio. Laŭ la artikolo, tion kaŭzas malmulteco de pluvakvo en Interna Mongolio, kie disvolviĝas dezertiĝo.
Flava sablo estas natura fenomeno, ke ĉefe en la norda Ĉinio amaso da fajnaj sableroj blovlevita alten en la aero disflugas per vento kaj malrapide faladas kovrante la ĉielon kiel flava nebulo.
La flava sablo fojfoje atingas Japanion ĉefe en printempo. En tiuj ĉi februaro kaj marto kelkfoje falis la flava sablo ankaŭ en mia regiono. Tiam mia aŭto plene kovriĝis per fajnaj sableroj ĉe la tegmento, la fenestroj kaj la kapoto. Ĉiufoje mi devis pene purigi la aŭton.