Mariskarabo — hajko de hodiaŭ

kokcinelo

    mariskarabo
    tra inter herba valo
    glite rapidas

mariskarabo: alinomo de kokcinelo [familio Coccinellidae], insekto el la ordo de koleopteroj. Jen la foto montras sepmakulan kokcinelon [Coccinella septempunctata]. Ĝi nomiĝas “skarabo de Sankta Mario” en kelkaj eŭropaj lingvoj. En la japana lingvo ĝi nomiĝas “sun-insekto (tentou-musi), ĉar ĝi grimpas ĝis la pinto de branĉo kaj ekflugas cele al la suno.

Marakvo de la Pacifiko pli acidiĝas

Antaŭe mi afiŝis la artikoleton “Konkoj solviĝos pro mara acidiĝo” en ĉi tiu blogo. Nun kolektitaj datenoj konfirmas, ke la Pacifika Oceano fariĝas pli acida.
Usonaj sciencistoj kolektis specimenojn de marakvo en diversaj lokoj de la Norda kaj Suda Pacifikoj en tiuj ĉi februaro kaj marto. La analizo de la specimenoj montris, ke pH (hidrogena potenco) de la marakvo malkreskis je 0.025 unuoj kompare kun tiu de antaŭ 15 jaroj, kaj ke neorganika karbono (ekz. karbondioksido) solvita en la surfaca marakvo kreskis 15 µmol/kg (mikromoloj en unu kilogramo).
La sciencistoj asertas, ke la malkresko de pH pruvas mara acidiĝo de la Pacifiko. Ĉi tiujn dramajn ŝanĝojn kaŭzis plejparte homdevena karbondioksido ensolviĝinta en la oceanon dum la lastaj 15 jaroj.
Kio do sekvos la maran acidiĝon? Katastrofo al konkoj? Malsatmorto al balenoj? Kaj poste?

Maraglo mortis pro olepoluado

La Japana Ministrejo pri Medio komunikis, ke la haliaeto [Haliaeetus pelagicus], kies kadavro troviĝis en marbordo de Hokajdo (norda Japanio) la 29-an de marto, mortis pro manĝo de marbirdoj poluitaj per peza oleo.
En la lasta marto pli ol 5000 kadavroj de marbirdoj albordiĝis kovritaj de peza oleo. Oni konjektas, ke la mortinta maraglo (haliaeto) manĝis tiujn olepoluitajn marbirdojn, kio kaŭzis gravan perturbon ĉe la digesta organo kaj difektiĝon ĉe la tuta internaĵo.
En Japanio haliaetoj [Haliaeetus pelagicus] troviĝas nur en Hokajdo, kaj klasiĝas al la “natura monumento”. Ili grupiĝas ankaŭ en la “vundiĝema specio” laŭ la “Ruĝa Libro pri Japanaj Sovaĝaj Vivaĵoj”.

Eta brasikcimo

eta brasikcimo

Hodiaŭ mian ĝardeneton vizitis eta brasikcimo [Eurydema pulchra]. Ĝia korpo estas longa je 6 – 8 milimetroj kaj blunigra kun oranĝkoloraj strioj. La aranĝo de la strioj karakterizas tiun specion.
Eta brasikcimo estas unu el pentatomedoj. Ĝi voras foliojn de brasikacoj, tial oni kalkulas ĝin inter malutilaj insektoj.
Nun en mia ĝardeneto floras kolzoj (oleonapoj). Mi supozas, ke la brasikcimo vizitis tiujn kolzojn por gustumi.

Eolitiko — malaperinta epoko

De tempo al tempo mi foliumas vortarojn. Mi trovis, ke en Nova PIV [2002] malaperis la kapvorto “eolitiko“, kiu aperis en PIV [1970].
Laŭ PIV eolitiko estas “prahistoria epoko, antaŭa al paleolitiko“. La eolitiko havis sian bazon sur la eltrovo de “eolitoj”. Eolito estas peceto de silikŝtono, kiu la unua troviĝis en Anglujo en 1885. Kaj poste ankaŭ en kelkaj lokoj de Eŭropo. Tiutempe oni pensis, ke ili estas ŝtonaj instrumentoj artefaritaj de prahomoj antaŭ ol paleolitiko. Sed poste klariĝis, ke ili ne estas artefaritaĵoj, sed naturaj produktaĵoj pere de geologiaj fortoj kiel erozio.
Nun arkeologoj ne parolas pri eolito, nek pri eolitiko.

Birdogripo al kato en Germanio

Laŭ kelkaj novaĵfontoj, kato mortinta en februaro en la norda parto de Germanio, estis infektita de la birdogripo (H5N1-tipa). Oni suspektas, ke ĝi manĝis birdon infektitan de la birdogripo.
Jam en 2004 oni trovis, ke kato infektiĝis de la birdogripo en Tajlando. Sed ne okazis ĝis nun, ke kato kontaĝis birdogripon al homo.

Mi devas averti mian amatan katon Bii, ke li neniam manĝu birdojn.

Metana hidrato en la Japana Maro

Japana esplor-teamo trovis amason de “metana hidrato” sur la fundo de la Japana Maro, profunda je 900 km, malproksima je 30 km de la marbordo.
“Metana hidrato” estas miksa glaciaĵo de akvo kaj metano. Ĝi aspektas kiel glacio, sed brulas kun flamoj.
Kelkaj sciencistoj antaŭdiras, ke la plej granda rezervo de “metana hidrato” en la mondo troviĝos sub la maroj ĉirkaŭ Japanio. Oni esperas, ke ĝi solvos la energian problemon de Japanio post la elĉerpiĝo de petrolo.

Kurantaj birdegoj

Strutoj kaj emuoj estas plej grandaj birdoj el la nuntempaj birdoj. Ili ne flugas sed kuras sur tero. Oni instruis al mi, ke iliaj flugiloj degeneris en longa tempopaso.
Ĉu ili vere degeneris? Nun mi dubas.
En Ĉinio oni elfosas multe da novaj fosilioj, kiuj sugestas, ke la birdoj evoluis de la dinosaŭroj. Jam en ĵuraso vivis iuj dinosaŭroj, kies korpo estas kovrita de plumoj.
Komence de kenozoiko, post la malapero de la dinosaŭroj, vivis diatrimoj [Diatryma] kaj gastornitoj [Gastornis], kurantaj birdegoj. Pliposte kun niaj prahomoj, vivis dinornitoj [Dinornis] kaj epiornitoj [Aepyornis], kurantaj birdegoj.
Do kurantaj birdegoj estas rektaj praidoj de dinosaŭroj, mi supozas. Ili neniam degeneris, sed ili elektis vivi surtere.

Dinosaŭro kun kresto

Kelkaj komunikiloj raportas, ke oni trovis fosiliojn de novspeca dinosaŭro el ĵurasa tavolo (antaŭ ĉ. 161 milionoj da jaroj) en Ĉinio. Ĝi estas, laŭ la studo de la esploristoj, la plej malnova specio de tiranosaŭroj. Ĝi havas longan korpon je 3 metroj kaj havas grandan kreston kun la longo je 35 centimetroj, la alto je 10 centimetroj kaj la dikeco je 1.5 milimetroj sur sia nazo. Ŝajnas, ke la kresto estis montrilo de samspecieco kaj de seksallogo.