Tre varme

Estis tre varme hodiaŭ. La maksimuma temperaturo estis 21,5 gradoj en mia regiono. Mi forprenis mian trikotan puloveron, kiun mi portis hieraŭ. Mi fojfoje ŝvitis hodiaŭ. Estas vetero de fina aprilo aŭ frua majo.

Peproboto

Tvitero (Twitter http://twitter.com/) estas reta servo, per kiu oni povas interŝanĝi mallongajn mesaĝojn. La sistemo de Tvitero permesas aŭtomatan alŝuton de mesaĝoj, pro kio jam ekzistas multaj robotoj (komputilaj programoj) pepantaj en Tvitero.
Nun aperas nova retservo, kiu helpas al uzantoj fari robotojn por Tvitero laŭ iliaj preferoj. Jen ĝia retadreso http://twittbot.net/ . Uzante tiun servon, mi faris peproboton, kiu pepas en Esperanto el la Proverbaro de Esperanto (de L.L.Zamenhof).
Se vi jam havas konton ĉe Tvitero, provu sekvi la konton @retkoboldo . Ĝi pepas unu- aŭ dufoje en horo.

Vintro re-revenas

Meze de la pasinta februaro mi skribis pri reveno de vintro. Hodiaŭ mi devas skribi pri re-reveno de vintro. La maksimuma temperaturo estas 7,5 gradoj hodiaŭ. Veterprognozistoj asertas, ke morgaŭa temperaturo atingos maksimume nur 5 gradojn. Ege malvarme laŭnorme de mia regiono.

Hajko kaj tranĉiteco

Ekzistas ne malmultaj hajkoverkantoj en Esperanto. Tamen iliaj komprenoj pri tio, kio estas hajko, estas malsamaj. Unuj verkas hajkojn kun sezoneco, sed aliaj ne. Kelkaj opinias, ke hajko estas simple mallonga poemo kun fiksita formo, sed kelkaj opinias, ke ne. Unu sola komuna kompreno pri esperanta hajko estas tio, ke ĝi konsistas el 5, 7, 5 sume 17 silaboj en tri linioj.
Mi pensas, ke hajko estas poemo en vasta senco. Sed hajko ne estas poemo en la senco, ke ĝi sekvas la tradician okcidentan poemteorion. La esenco de hajko konsistas en ĝia tranĉiteco. Hajko eltranĉas momentan figuron el la mondo.
Mi volas montri ĉi tion per miaj verkoj ĝisnunaj kaj denunaj. Estas ekzamenenda, ĉu mi vere sukcesis montri tion per miaj verkoj. Do kritikantoj estas bezonataj.