Kampa krizantemo

kampa krizantemo

Nun kampaj krizantemoj floras en mia ĝardeneto. Ili portas multajn blankajn florojn (kapitulojn) je 3 cm grandajn. Ili altas ĉirkaŭ ĝis miaj genuoj.

Mi neniam plantis ilin nek semis. Mi supozas, ke antaŭ kelkaj jaroj vento portis la semojn, aŭ ĝia rizomo ŝtele subfosis la betonmuron el la najbara ĝardeno.

Onidire tiu ĉi specio estas la origino de ĝardenaj krizantemoj [Dendranthema x grandiflorum].

kampa krizantemo [Chrysanthemum japonenseDendranthema occidentali-japonense].

Ora osmanto

ora osmanto

Hodiaŭ mi trovis branĉeton de ora osmanto en florpoto en mia laborejo. Kiam mi preteriris ĝin, dolĉa bonodoro tuŝetis mian nazon.

En meza aŭtuno oni povas trovi orajn osmantojn, kiuj havas bonodorajn oranĝoflavajn floretarojn, tie kaj ĉi tie en Japanio. Oni amas ĝian bonodoron.

Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas transsendi la bonodoron per la interreto.
[Osmanthus fragrans var. aurantiacus]

La kosmoso floras

kosmoso kun floroj

La kosmoso, kiun mia edzino plantis, hodiaŭ havas kvar rozkolorajn florojn. Ĝi altas nur 25 centimetrojn. Ĝi estas tre tre malalta kompare kun ordinaraj kosmosoj. Sed ĝiaj folioj kaj floroj havas normalan grandecon.

— Estus pli bone, se ni plantus ĝin en florpoto kaj metus ĉe fenestro. — Mi kaj mia edzino interparolis.
[Cosmos bipinnatus Cav.]

Farbito de hodiaŭ

floro de farbito

Ĉiumatene floras novaj floroj de farbito, tamen lastatempe malpli grandaj ol antaŭe. Hodiaŭ purpura floro kun blankaj makuletoj ĉe la rando.

Antaŭe mi skribis ke la scienca nomo de farbito estas Pharbitis nil. Sed laŭ lastatempaj studoj, plimultaj botanikistoj nomas ĝin Ipomoea nil. (laŭ la informo de fotono, dankon!)
[Ipomoea nil (L.) Roth]

Pederio – Paederia scandens – Hekusokazura

floroj de pederio

Volvotigo plektiĝas ĉe la dratreto de mia ĝardeneto. Nun floras malgrandaj kloŝformaj blankaj floroj. Ĝi estas Paederia scandens, japanlingve “ヘクソカズラ (屁糞葛, Hekusokazura)”.

Ĝi ankoraŭ ne havas esperantan nomon.  Hekuso-kazura en la japana signifas furzofekan volvotigon, kiu devenas onidire pro tio, ke ĉifite ĝi odoras malbone. Ja kompatinda herbo! Tamen laŭ mia nazo ĝi odoras iom acide kaj herbece, sed ne malbone.

Kiel mi nomu ĝin? Laŭ la metodo de PIV provizore mi prenos genronomon el ĝia scienca nomo. Do ĝi estas pederio. Ĉu vi konsentas kun mi? 🙂
[Paederia scandens (Lour.) Merr.]