Homo ne legas manlibron

Hodiaŭ mi kuiris fritetaĵon de legomoj kun porkaĵo.
Eliginte kongelitan porkaĵon el frostujo, mi metis ĝin en elektronikan fornelon. Kaj mi puŝis unu el butonojn, kiu estis etikedita je “malfrostigi ĝis freŝa krudeco”. Do, mi atendis, ke la porkaĵo estu ree freŝe kruda viando.
Sed, ho ve! Post kelkaj minutoj la maŝino haltis aŭtomate kun tintado, kaj la viando estis duone boligita kaj duone kruda. Kia fuŝo!
Mi rememoris, ke antaŭ unu jaro mi malsukcesis tute same kiel hodiaŭ. En tia ĉi okazo, plej eble, oni rekomendus al mi konsulti manlibron de la elektronika fornelo. Sed mi ne legis (ne emis legi) la manlibron tiutempe nek nuntempe.
Mi diligente legas manlibrojn de komputilo kaj softvaroj, sed ne tiujn de elektronika fornelo kaj poŝtelefono.

Supozeble, post unu jaro mi malsukcesos same kiel hodiaŭ.

Stilfolio esprimkapabla

Kiam mi komencis publikigi mian TTT-ejon en 1997, mi uzis plurajn tabel-etikedojn <table>~</table> por bele dispozicii tekstojn kaj bildojn sur TTT-paĝo.
Por esperantigi tiun ĉi “Movable Type”-on, mi atente tralegis ĝiajn HTML-ŝablonojn kaj stilfolion. Mi tre miris, ke oni ne uzas tabel-etikedojn por dividi ĉefpaĝon en 3 zonojn, sed difinas la dispozicion en stilfolio. Certe tio ĉi estas racia rimedo por ornamii HTML-dokumentojn.
Mi lernis lernindaĵon.

Rizo kun kareo

Hodiaŭ mi kuiris kareon.
Mi distranĉas terpomojn, karotojn, cepojn kaj bovaĵon en facile manĝeblajn pecojn. Unue mi fritetas ilin per kuleroj da manĝoleo en kuirpoto, kaj poste boligas ilin en aldonita akvo. Kiam la materialoj moliĝas, mi enmetas karean brunaĵon vendatan en butiko. Kaj mi bone kirlas la kareaĵon en la kuirpoto, ĝis ĝi ekhavas iom da glueco.
Sur telero mi metas bolkuiritan rizon, kaj plenkovras ĝin per la kareo. Nu, bonan apetiton!

En Japanio infanoj tre ŝatas tian kareon, kaj ankaŭ plenaĝuloj.

Mia kato

Bii estas nomo de mia amata kato. Li estas nun 9-jaraĝa.
Kiam li ripozas kun ni en familia ĉambro, li ofte kuŝas sur dorso kun ventro supren. Mi diras al li, ke tia konduto ne konvenas al kato. Sed li ne aŭskultas min.

Simila estas erariga

Mi fojfoje faras komputil-programetojn per Perl kaj php. Tiuj ĉi programlingvoj havas gramatikojn similajn inter si.
Iam mi faradis programojn per Perl, kaj post tio mi komencis uzi php-n. Mi volis trakti datumojn per kondiĉa branĉiĝo, kaj skribis jenajn ordonojn:

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elsif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

Nu, procedilo de php redonis erarmesaĝon. Mi cerbumis dum horoj kaj fine trovis la kaŭzon.
La vorto “elsif” estas uzata en Perl, sed en php oni devas uzi la vorton “elseif“. La diferenco estas nur unu litero !

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elseif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

La du estas tre similaj, sed ne samaj. Tio ĉi erarigas homojn.

Radetoj rezervitaj dum pli ol 10 jaroj

Unu el radetoj de mia turnebla brakseĝo difektiĝas. Mi aĉetis la seĝon antaŭ 14 aŭ 15 jaroj, kaj ĝi tre plaĉis al mi pro komforteco je sido. La radeto ruliĝas, ankoraŭ ne rompiĝis, sed ĝia plasta rando defalas iom post iom dispeciĝinte.

Hodiaŭ mi serĉis informojn de ĝia fabrikkompanio sur la reto. Mi ne povis trovi la saman seĝon en la katalogo de la kompanio. Mi telefonis al la kompanio, kaj demandis pri la radeto por riparado.
Post kelkaj minutoj oficisto de la kompanio retelefonis al mi, kaj certigis aĉeteblon de radetoj por anstataŭigo.

Nun mi estas feliĉa, ĉar mi povas plu uzi mian plaĉan brakseĝon, anstataŭigante la difektiĝantan radeton.
Mi dankas la fabrikkompanion pro tio, ke ĝi rezervadis radetojn de malnova produktaĵo dum pli ol 10 jaroj.

La 15-a de Aŭgusto

Hodiaŭ estas la 60-a datreveno de la fino de la 2-a Mondomilito en Japanio. La tago estas destinita por rememori militmortintojn kaj por deziri pacon.

Jam en 1937 Japanio komencis batalon kontraŭ Ĉinio, kio estis milito sen deklaro. Kaj la 8-an de decembro de 1941, la Japana registaro deklaris militon kontraŭ Usono kaj Britujo. Tio ĉi estis la oficiala komenco de la Pacifika milito.
( Ĉi tie mi ne mencios progreson de la milito. )
En la 10-a de aŭgusto de 1945 la Japana registaro akceptis la Deklaracion de Potsdam. En la 15-a de la sama monato la tennoo alvokis japanojn per radioelsendo pri la kapitulacio de Japnio al la aliancaj landoj. En la 2-a de septembro la Japana registaro subskribis la dokumenton pri la senkondiĉa kapitulacio. La milito finiĝis kaj Japanio estis venkita.

En tiuj jaroj, rekte pro la milito, mortis ĉ. 20 milionoj da azianoj kaj ĉ. 3 milionoj da japanoj. Kaj ankoraŭ hodiaŭ ne malmultaj suferas pro la milito.

Plimultaj japanoj nun deziras , ke neniam okazu milito. Sed certaj grupoj da japanoj kredas, ke la milito estis ne tute maljusta. Kaj tiuj ĉi iom post iom akiras potencon. Tre bedaŭrinda kaj ĉagrena afero.
Hodiaŭa gazeto raportas opinienketo pri la milito. Laŭ ĝi el ĉ. mil japanoj
– 43 % opinias la militon maljusta,
– 29 % opinias la militon neevitebla,
– 26 % ne havas opinion,
– 2 % ne respondis.

Mi opinias, ke la milito estis maljusta, kaj ke erara estas politiko solvi problemojn per milito aŭ perfortaj rimedoj.

Hajko de hodiaŭ

     “Ne al Irako!”
     manifestaciantoj
     marŝas kun ŝvito

* La Japana registaro sendas la defendkorpuson al Irako, pretekste de helpado al Iraka rekonstruo, spitante oponadon de multaj pacamantoj en Japanio. Mi sentas krizon, ke Japanio estos implikita en milito.

Opinireklamo de koreoj sur la japana gazetaro

Hodiaŭmatene aperis opinireklamo de koreoj sur la japana ĉiutaga gazeto “Mainiĉi-ŝinbun” (supozeble ankaŭ sur aliaj ĉefaj gazetoj).
La tutpaĝa granda reklamo frape tiris miajn okulojn.
Laŭ mia memoro tio ĉi estas la unua fojo, ke koreoj grandskale alvokis japanojn.

La reklamo titolas “Per Historieduko Celanta Veron kaj Repaciĝon – Kune al Azia Paco”.
Dum tiuj ĉi kelkaj jaroj pli kaj pli fortiĝas konservativaj grupoj en Japanio, kiuj pravigas la lastan militon kaj koloniigon far Japanio kontraŭ aziaj landoj.
La eldonejo “Fusooŝa” publikigis lernolibrojn pri la japana historio, kiuj garnas la japanan agresmiliton. Jam kelkaj lernejoj alprenis ilin por uzo de siaj lernantoj.
La japana ĉefministro kaj ne malmultaj politikistoj kultovizitadas la ŝintoisman templon “Jasukuni-ĵinĵa”, kiu apotezias mortintajn militistojn, kiuj batalis por Japanio, sendistinge ĉu ili estas militkrimuloj aŭ ne.

La reklamo asertas:
“Ni elkore deziras, ke Japanio, konkerante konfliktojn kun la iamaj damaĝitaj landoj, fariĝu lando, kiu kreas pacon kune kun ni en konfido de Aziaj landoj.
Volu paŝi, kune kun ni, vojon al paco pere de lernolibro kaj historieduko, kiu rakontas veron sen distordo, por ne ripeti la malfeliĉan pasintecon, por doni al infanoj pacan estontecon!”

Jes, mi, japano amanta pacon, subtenas vin.
Via reklamo estas ne nur opiniesprimado viaflanke, sed ankaŭ kuraĝigo al japanaj pacamantoj miaflanke.
Dankon al koreaj pacamantoj!

Hajko de hodiaŭ

Jen mia hodiaŭa hajko:

    preterpasanto
    alparolas salute –
    freŝaj farbitoj

* farbito = Genro (Pharbitis nil el konvolvulacoj) de unujaraj herboj volviĝantaj kun funelformaj blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj, kiuj ekfloras frumatene kaj ŝrumpiĝas posttagmeze. Anglalingvanoj trafe nomas ĝin “morning glory (matena gloro)”.