Plano por estonto

Mi pensas, ke pri sia agado homoj dividiĝas en du specojn. Unuj atentas agadon mem senkonsidere al rimedoj kaj iloj. La aliaj pli atentas ilojn ol agadon mem.

Mi do apartenas al la dua speco. La esperantigo de la blog-programo Movable Type jam estas plejparte kompleta. Tamen ĝis hodiaŭ mi daŭrigis modifadon de la fonto-programon por plibonigi tiun kaj alian funkciojn.

Sed limigita estas tempo por programado. Mi devas perlabori por la vivo, kaj kromlabori por esperanto. Nun mi decidas haltigi programadon dum kelka tempo.

Ĉi tie mi notas farendaĵojn por estonto.
1. Kiam oni alklakas tagon de la kalendaro, ĉiuj artikoloj de la tago montriĝu.
2. Kiam nova monato venas, la kalendaro aŭtomate ŝanĝiĝu.
3. Meti butonon ĉe la kalendaro por ke antaŭa monato (kaj posta monato) montriĝu.

Multlingva afiŝejo publikigita

Mi elfaris adaptadon de afiŝeja programo, per kiu oni povas enskribi kaj montri diversajn lingvojn. Sed bedaŭrinde mi povas skribi nur esperanton kaj la japanan lingvon (kaj iom la anglan).

Mi petas de legantoj. Mi estos tre ĝoja, se vi bonvolos enskribi mesaĝeton en via denaska lingvo kun esperanta traduko.

Jen estas la adreso de la afiŝejo “Verda Kafejo”.
https://www.vastalto.com/bbs/

Antaŭdankon!

Hajko de hodiaŭ

    天の川小さくあれど志
    (Ama no gawa, tiisaku aredo kokorozasi.)

Tiu ĉi estas verko de JAĴIMA Nagisao (矢島渚男, japana hajkisto, 1935- ).

    la lakta vojo —
    estas malgranda, tamen
    mia aspiro
          (tradukita de Vastalto)

Granda estas la lakta vojo en nokta ĉielo. Rigardante ĝin, la aŭtoro pensas. Lia aspiro estas malgranda kompare kun la lakta vojo. Sed tamen tiu estas ja tiel grava por li, kiel la lakta vojo.

Al mi plaĉas la interne kaŝita decido de la aŭtoro.

Ne fidu al tre nova konato

Mi prilaboradas cgi-programon por multlingva afiŝejo. De tempo al tempo mi alŝutas ĝin al servilo-komputilo kaj provas funkciadon de la programo. Ĝis certa etapo ĝi funkciis bonorde.

Kiam mi finis kelkajn novajn ŝanĝojn, mi volis alŝuti la dosieron. Tiutempe mi ne povis utiligi kutiman ftp-aliron, do mi devis uzi dosieradministrilon ekipitan ĉe la servilo. Mi ekigis la administrilon, kaj elektis la dosieron en mia kliento-komputilo, kaj elektis tekstan reĝimon, kaj alŝutis.
Kaj mi ekigis mian cgi-programon, sed ho ve! sur la ekrano aperis “500 Internal Server Error”!

Hm, restu kvieta… Unue mi kontrolis atingopermesoj de la dosiero. Bone “705”! Due mi kontrolis la ŝanĝitan parton de la programo. Bone, sen problemo! Do mi iru retroen. Mi alŝutis malnovan version de la programo, kiu jam funkciis sen problemo. Mi ekigis ĝin, kaj … refoje “500 Internal Server Error”!

Mi sentis min falinta en senfundan marĉon. Mi cerbumis dum horoj, kaj serĉis sugestojn en la interreto. Sed vane. Nenio helpis min.

Kaj poste mi povis utiligi kutiman ftp-programon. Mi rimarkis, ke la dosiero en la kliento kaj la dosiero en la servilo havas tute saman grandon. La kliento kuras sur Vindozo kaj la servilo sur Unikso. Oridinare doisero sur Vindozo estas pli granda ol dosiero sur Unikso, ĉar linio finiĝas per CR&LF(du bitokoj) en Vindozo kaj per LF(unu bitoko) en Unikso.
Kiam mi alŝutis la dosieron per la ftp-programo, ĝi estis malpli granda en la servilo. Mi ekigis la cgi-programon. Nun ĝi glate ekfunkciis.

La ftp-programo alŝutis dosieron saĝe ŝanĝante linifinojn.
La dosieradministrilo alŝutis dosieron ne ŝanĝante linifinojn.

Mi lernis, ke mi ne fidu al tre nova konato.

Multlingva afiŝeja programo

Mi nun provas adapti certan afiŝejan programon (BBS) japanlingvan al multlingva uzado. Ĉar ĝi estas skribita en Perl, multlingveco estas realigebla per alpreno de unikodo. Tio ne estis malfacila. Foriginte japanligvan traktadon, mi sukcesis adapti ĝin al multlingva uzado.
Sed restas problemo. La aspekto de la afiŝeja programo estas simpla kaj naiva. Tio ne plaĉas al mi. Mi volas ŝanĝi ĝian aspekton. Ĝi ne utiligas stilfolion, sed enmetas multajn stil-etikedojn en sia paĝo. Kaj mia ĉiutaga foliumilo Firefox ne funkcias laŭ mia antaŭsupozo, kiam mi modifas la stil-etikedojn. Estas malfacile al mi, komencanto de stilfolio.
Ĝis nun mi ne sukcesis ŝanĝi la aspekton laŭ mia plaĉo. Bedaŭrinde!

Hajko de hodiaŭ

    mi en banujo
    etendas varmajn membrojn —
    ĉirpas insektoj

* En friska nokto, komence de aŭtuno, mi baniĝas en varma akvo kaj sentas feliĉeton. Ekster la banejo ĉirpadas insektoj, kiuj anoncas certan alvenon de aŭtuno.
** PIV difinas, ke “ĉirpi” estas “eligi akran k malagrablan sonon, kiel iuj insektoj, precipe cikado k grilo”. Sed Nova PIV forigis la epiteton “malagrabla” el la difino. Tiu ŝanĝo estas tre bonvena al hajkistoj.

Kato ne fermas pordon

Bii, mia amata kato, estas saĝa kaj lerta. Kiam li venas al fermita pordo de ĉambro, li ekstaras per postaj piedoj kaj metas ambaŭ manojn (antaŭajn piedojn) sur la tenilo. Li premas la tenilon, puŝante ĝin okaze de pordo malfermebla internen, aŭ tirante ĝin okaze de pordo malfermebla eksteren. En ambaŭ okazoj li facile malfermas pordon kaj eniras en ĉambron. Mil aplaŭdojn al Bii.
Tamen estas unu bedaŭrindaĵo. Tio estas, ke li neniam fermas la pordon, kiun li malfermis. “Estu bonkonduta! Fermu la pordon!” mi diras al li. Sed li ne aŭskultas min.