Esperanta korpuso – kio?

Ĝis hodiaŭ mi sciis, ke “korpuso” estas subdivido de armeo. Tamen konsultinte la novan PIV-on, mi eksciis, ke “korpuso” ankaŭ estas “kolekto de eldiroj aŭ tekstoj uzendaj por lingvosciencaj analizoj”.
Do, esperanta korpuso ne signifas esperantistan armeon, sed estas esperantlingva tekstaro. Ho, mi estas trankvila.

Vikipedia klarigo pri “korpuso”:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Korpuso

Esperanta korpuso troviĝas ĉe “Tekstaro de Esperanto“.
http://www.bertilow.com/tekstaro/

Blogoj en esperanto (2)

Traserĉante en la interreto esparantajn blogojn, mi trovis multajn stumpojn aŭ ruinojn longe ne ĝisdatigitajn. Tamen mi povis trovi aliajn blogojn interesajn:

§ Beĉjo – La mondo el mia vidpunkto
http://becxjo.blogspot.com/
Interesajn eseetojn verkas irandevena zoroastrano, studento de la scienco (fiziko-kemio), nun loĝanta en Svedio.

§ Blogo de Karesema
http://karesema-blogo.weblogger.terra.com.br/
Tre gaja blogo kun multaj buntaj movbildoj.

§ Blogaro de Ĝangalo
http://www.gxangalo.com/modules/weblog/
La plej aktiva esperanta portalo komencis blog-servon por siaj registritaj uzantoj. Jam oni povas legi diverskolorajn afiŝojn.

Mia amata kato

Bii - mia kara

Jen mia amata kato Bii rigardas eksteren ĉe fenestro. Tiu ĉi estas foto antaŭ 5 jaroj. Nun li estas 9-jara kaj pli dika.

***
Verdire tiu ĉi estas provo de artikolo kun bildo. Movable Type subtenas alŝuton de bildodosieroj, sed malfacile estas bele dispozicii bildon kun teksto.

*

Blogoj en esperanto

Traserĉante la interreton per Google, mi trovis dekojn da blogoj skribitaj en esperanto.

§§Skribitaj Pensoj” de Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/
Ĉi tie troviĝas diversaj interesaj temoj kaj fotoj.

§§senvaloran min” de fotono
http://photon.freeshell.org/weblog/
Blogo motorata de Movable Type. Plejparto de sistem-mesaĝoj estas esperantigitaj. Mi vizitadis ĝin por lerni kiel funkcias esperantigita Movable Type.

§§ Taglibro (blogo) de Ken Miner
http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html
Kun spritaj rakontoj kaj bildoj tiu ĉi blogo ŝajnas ŝatata de esperantistoj.

Modifi tekstaranĝan dosieron

Ekzistas du malfacilaĵoj, kiam oni parolas en esperanto pri komputilaj temoj.
1. Nocioj priparolataj estas novaj kaj ne konataj al plimulto.
2. Ne ekzistas aŭ ne disvastiĝas esperanta esprimo por la nocioj.

Por solvi la problemon troviĝas nur unu rimedo. Tio estas, ke oni unue trovu konvenan esprimon, eĉ se ĝi ne estas pli bona, kaj due praktiku ĝin. Ju pli multaj estas dokumentoj en esperanto, des pli certa iĝas la esprimo.

Nu, ekde hieraŭ mi iom post iom modifadas la tekstaranĝan doiseron (angle: stylesheet) de tiu ĉi blogo.
Mi ŝanĝis kolorojn de la fono kaj literoj. kaj pligrandigis literojn, ĉar la antaŭpreparita litergrandeco estis tro malgranda por miaj okuloj.
Daŭrigi legi Modifi tekstaranĝan dosieron

La 9-a de Aŭgusto

Hodiaŭ estas la tago, kiam antaŭ 60 jaroj atombombo eksplodis sur la urbo Nagasaki, Japanio. Multaj civiluloj estsis mortigitaj pro la atombombo. En tiu ĉi unu jaro mortis 2 748 atombombitoj kaj la nombro de la mortintaj atombombitoj de Nagasaki atingis sume 137 339.
Postvivintoj, jam maljunaj, ankoraŭ suferas kaj elkore deziras la mondon sen nukleaj armiloj.

URL-oj pri la atombombo en Hiroŝima kaj Nagasaki estas:
Hirosima Pacmemora Muzeo
Pacdefenda Artista Asocio Ekspozicias Portretojn de Forpasintaj Hibakŝoj (altikolo el la Verda Kolombo n-ro 113)
Nagasaki en Vikipedio