Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Vintro revenas.

Hieraŭa maksimuma temperaturo en mia regiono estis 17,8 gradoj. La hodiaŭa estis 10,5 gradoj. Brrr! Ve, vintro revenas!

Publikigita je 2010-02-12Kategorioj Ĉiutaga vivoLasi komenton pri Vintro revenas.

printempa tago

    printempa tago —
    transtajpi el gazetoj
    patrinajn hajkojn

*****
Mia patrino faras hajkojn en la japana lingvo.

Publikigita je 2010-02-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri printempa tago

printempa pluvo

    printempa pluvo —
    verdaĵo en blankaĵo
    de birda feko

Publikigita je 2010-02-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri printempa pluvo

Mi serĉas …

Mi serĉas utilan programeton (aplikaĵon), kiu ebligas al uzantoj de iPhone enmeti ĉapelitajn literojn de Esperanto. Ĉu iu povas helpi min?

Publikigita je 2010-02-09Kategorioj Esperanto, Komputado2 komentoj ĉe Mi serĉas …

Certe printempas

La maksimuma temperaturo de hodiaŭ estis 19,8 gradoj en mia regiono. Certe alvenas printempo.

Publikigita je 2010-02-08Kategorioj Ĉiutaga vivo1 komento pri Certe printempas

blanka umeo

    blanka umeo —
    multaj branĉoj maldikaj
    pikas ĉielon

Publikigita je 2010-02-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri blanka umeo

vintro forpasis

    vintro forpasis
    kun haroj malantaŭaj
    arĝente blankaj

Publikigita je 2010-02-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri vintro forpasis

printempo frosta

    printempo frosta —
    trapenetras kurtenon
    malfortaj lumoj

Publikigita je 2010-02-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri printempo frosta

printempo ekas

    printempo ekas —
    el kuireja krano
    impeta akvo

Publikigita je 2010-02-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri printempo ekas

malvarmaj lumoj

    malvarmaj lumoj
    sur starantaj domegoj —
    nun februaras

Publikigita je 2010-02-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri malvarmaj lumoj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 18 Paĝo 19 Paĝo 20 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress