Mi planas …

Ĝis nun mi okupiĝis pri kelkaj laboroj por Esperanto. 1. Kompilado de elektronika vortaro (PEJVo). 2. Enkomputiligo de malnovaj Esperantaj eldonaĵoj. 3. Kolektado de nuntempaj vortoj de Esperanto. 4. Verkado de Esperantaj hajkoj.
Pro la familiaj aferoj nunmomente al mi mankas libera tempo. Tial stagnas unuaj tri laboroj. Sed mi antaŭvidas, ke post du aŭ tri monatoj mi povos reordigi mian vivon. Nun mi planas reakiri iom post iom tempon labori por Esperanto.

Hajko estas ne facila

Estas ne facile verki hajkecan hajkon en Esperanto pro kelkaj kialoj.

  1. Votoprovizo de Esperanto ne precizigas detalajn distingojn pri ĉiutagaj objektoj kaj aferoj. Hajko bezonas koncizajn vortojn por 17-silaba esprimado. Sed ĉi tio ne nepre postulas enkondukon de novradikoj.
  2. Manko de hajko-verkantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj samtempe lerte manipulas la lingvon. Mi mem ne bone manipulas la lingvon.
  3. Manko de hajko-legantoj, kiuj komprenas hajkecon kaj kapablas trafe kritiki verkojn.

Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj mi daŭrigos verki hajkojn, ĉar tio estas mia ĝojo.

Mia filo …

(“En ordo krom unu”, mi skribis antaŭe. Jen temas pri tiu unu…)

Estas la 49-a tago ekde kiam mia filo forpasis. Laŭ budhismaj instruoj mortinto vagadas en limregiono inter morto kaj vivo dum 49 tagoj ekde sia morto, kaj en tiu ĉi tago li/ŝi transiras en sekvan vivon per refoja transnaskiĝo. Kvankam mi ne estas kredanto, tiu rakonto iomete konsolas min.
Mia filo enhospitaliĝis pro kormuskola malsano fine de la lasta junio. Malgraŭ zorgema kuracado lia koro ĉesis bati fine de la lasta decembro. Estas ne kredeble, ke li mortis tiel juna. Kiam mia patrino grave malsaniĝis antaŭ unu jaro, li multe helpis al mi. Li estis bonkora kaj pensema junulo. Nun mi ne trovas lin ĉirkaŭ mi. Mi neniam revidos lin. Kia fatalo!
De tempo al tempo rememorante lin, mi kaj mia edzino eklarmas. Vera malĝojo… Ŝajnas al mi, ke nur la tempo konsolas nin kaj cikatrigas nian vunditan koron. Ni ja devas alkutimiĝi al nia sorto.
Ne velku la memoroj pri li! Donu pacon kaj konsolon al ni postvivantoj!