Mia amata kato Bii ŝatas englitiĝi en malvastan kavon aŭ truon.
En nia familia ĉambro kuŝas malalta ŝranko kun vitraj pordoj, sur kiu sidas televidilo. En la ŝranko ni metas videobendilon, DVD-ludilon kaj kelkajn ornamajn katpupojn.
Hodiaŭ mia amata Bii enŝteliĝis en la ŝrankon kaj kuŝis apud la pupetoj. Mi kaj mia edzino ridis kaj diris, ke li estas tro granda ornamaĵo por la ŝranko.
Monato: Junio 2007
Orienta skarabo
Jen malgranda skarabo kun makulitaj elitroj. Ĝi sidis sur folio de hortensio. Mi trovis alian individuon en infloresko de la hortensio. Ili estas grandaj je ĉ. 1 cm. Estas tre ĉarmaj ĝiaj antenoj, kies pinto fendiĝis je tri haretoj.
Kiel kutime mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Ĝia scienca nomo estas Blitopertha orientalis aŭ sinonime Anomala orientalis. Ĝi estas specio el skarabedoj. Do mi nomu ĝin orienta skarabo. Ĉar ĝiaj larvoj multe manĝas herboradikojn, tial oni klasifikas ĝin en fiinsektojn. En la japana lingvo oni nomas ĝin “se-madara-kogane” t.e. “dorsomakula majskarabo”.
Hajko de hodiaŭ
ja hortensio —
sur vojeto dekliva
kato aplombas
“Kroniko Japana” legeblas
Antaŭe mi skribis pri la enkomputiligo de la Kroniko Japana. Post 5 monatoj da kunlaboroj de japanaj volontuloj ni enretigis la unuan volumon de la Kroniko Japana. Kvankam ĝi subtitolas “historio”, fakte la unua volumo estas japana mito.
Vi povas legi la tekston en la retejo de la Biblioteko Sakura.
https://www.vastalto.com/librejo/
Hortensio kaj cujo
Jen granda helblua infloresko de hortensio. Fakte ĝi estas iom pli dense blua, sed bedaŭrinde mia cifereca fotilo ne povas kapti la koloron.
Ĝi floras en la ĝardeneto de mia patrino. Hortensio ja konvenas al junia ĝardeno. Hortensio estas simbolo de cujo, japana pluva sezono. Ĉi-jara cujo en nia regiono komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj.
hortensio aŭ grandfolia hidrangeo : Hydrangea macrophylla, specio el hidrangeacoj, kiu havas okulfrapajn duonglobajn infloreskojn de senseksaj floroj kun grandaj koloraj sepaloj. Ĝenerale ĉiu floro de hortensio malhavas pistilon kaj stamenon, tial ili ne alportas semojn. Pro tio oni reproduktas hotension per stiko.
Blanka libro pri japanaj handikapuloj
La japana registaro publikigis la blankan libron pri handikapuloj por la kuranta jaro. Laŭ raportoj de amaskomunikiloj la nombro de mensaj malsanuloj en la jaro 2005 estis 3,03 milionoj, kiu pligrandiĝis je 450 mil ol tiu de 2002. La kabineta oficejo analizas, ke la pligrandiĝo de la nombro estas kaŭzita, unuflanke, de pli intensa streso de la nuntempa socio, kaj aliflanke, de pli facila konsulteblo de medicinaj institucioj.
La totala nombro de fizikaj handikapuloj, mensaj handikapuloj kaj mensaj malsanuloj estis 7,09 milionoj, kiu okupas 5,6 procentojn de la japanoj.
Kupra papilieto
Jen nova gasto en mia ĝardeneto. Foje ĝi sidas sur folio kun fermitaj flugiloj, kaj alifoje kun malfermitaj flugiloj.
Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu specio de liceno, Lycaena phlaeas. Mi nomu ĝin kupra papilieto aŭ kupra liceno, ĉar ĝi havas kuprokolorajn flugilojn. Laŭ la Provizora Privata Listo de Wouter F. Pilger ĝi nomiĝas malgranda fajro-papilio. En la japana lingvo oni nomas ĝin “beni-ŝiĵimi (紅小灰蝶)” t.e. “ruĝa papilieto”.
Nuntempa C-kompililo
Mikrosofto senpage liveras unu el siaj programadaj medioj, Visual C++ Express Edition. Mi prove instalis ĝin kaj kompilis unu el miaj malnovaj C-lingvaj programoj.
Jam de preskaŭ 10 jaroj mi ne tuŝis C(C++)-kompilion. Post du – tri horoj da provoj kaj eraroj mia malnova programo kompiliĝis bonorde. Min impresis tio, ke la nuna kompililo en la komenca agordo estas pli rigora pri tipoj kaj deklaroj ol la malnova kompililo, kiun mi uzis antaŭ 10 jaroj. Ŝajnas al mi ke oni celas al pli sekura programado.
Tomato fruktas
Daŭras sunaj kaj varmaj tagoj. Iujn tagojn la maksimuma temperaturo ja superis 30 gradojn celsiajn. Tia vetero certe favoras kreskadon de niaj tomatoj.
Ili jam ekportis verdajn fruktojn. En la foto vidiĝas malgrandaj fruktoj de kultivformo tiel nomata “mini-tomato”. Baldaŭ ili maturiĝos kaj fariĝos ruĝaj.
Hajko de hodiaŭ
Ĉe Onomiĉi
vento el maro
tra korto de l’ sanktejo —
kamforarbego