“Kroniko Japana” enkomputiligota

Antaŭe mi skribis la artikolon pri plano por Elektronika Biblioteko.
La unua teksto enkomputiligota estas la unua volumo de “Kroniko Japana”, la plej malnova historia libro kompilita laŭ mikada ordono. La libron esperantigis NOHARA Kjuiti (野原休一, ? – 1948), kiu tradukis dekon da japanaj klasikaĵoj en Esperanton.
Hodiaŭ mi enkomputiligis per skanilo ĉ. 20 paĝojn el la libro (sume ĉ. 100 paĝoj) kiel png-formatajn bildojn.

3 pensoj pri ““Kroniko Japana” enkomputiligota”

  1. Estas granda kaj meritoplena laboro. Estus bone se vi povus uzi iun programon OCR (Optical Character Recognition – Rekonilo de literoj el figuroj) por transformi viajn valorajn skanajxojn al teksta dosiero. Tiel oni ekzemple povus sercxi vorton en la tekstoj (tio ja ne eblas pri grafika formato png). Gratulon pro via laboro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *