Sezammakula ursopapilio

sezammakula ursopapilioMi trovis novan vizitanton en mia ĝardeneto. Ĝi ripozas inter folioj de mento, kvazaŭ ŝirmante sin kontraŭ la sunbrilo.
Ĝian kapon kovras blankaj molaj haretoj. Ĝi havas elegante blankajn flugilojn kun nigraj makuletoj.
Laŭ konsultitaj libroj kaj retpaĝoj ĝi estas Spilosoma lubricipida, insekto el la familio arktiedoj de la ordo lepidopteroj. En la japana lingvo ĝi nomiĝas “kihara-gomadara-hitori (黄腹胡麻斑灯蛾)” t.e. “flav-ventra sezam-makula lampopapilio”. Dume Pilger donis al arktiedoj komunan nomon “ursopapilio” [ĉi tie]. Do mi provizore nomu ĝin “flavventra sezammakula ursopapilio” aŭ “sezammakula ursopapilio”.

Blanka motacilo

blanka motaciloEn mia urbo trafluas multaj kanaletoj. Verŝajne pro tio mi vidas fojfoje motacilojn, kiuj kutime vivas proksime de riveroj kaj lagoj.
La fotita motacilo estas blanka motacilo [Motacilla alba]. Ĝi nun portas vintrajn grizajn plumojn, kiuj fariĝos pli dense nigraj en somero. Ŝajne ĝi estas viro, ĉar la kapo kaj la traokula linio estas iom pli nigraj.
En la japana hajko “motacilo” estas sezonvorto de aŭtuno. Ĉar ĝi, starante sur ŝtono ĉe rivero, ofte balancas la vostoplumojn, japanoj alinomas ĝin “ŝtonfrapanto”.

Nigreta turdo?

turdo?Hodiaŭ mi trovis nekonatan birdon sidanta sur elektra kablo. Ĝi longe ne moviĝis. Tial mi sukcesis foti ĝin. Ĝi estas pli granda ol pasero kaj malpli granda ol kolombo.
Ĝi havas blankajn striojn super la okuloj kaj ĉirkaŭ la kolo. Nigretaj makuloj kovras la bruston. Bedaŭrinde mi ne vidis ĝiajn flugilojn. Per tiuj karakterizaĵoj, helpe de ilustritaj libroj, mi konjektis, ke ĝi estas speco de turdoj [la genro Turdus]. Plej verŝajne nigreta turdo [Turdus naumanni], kiu estas plej ofte vidata turdo en Japanio.
Tamen restas dubo, ĉar ordinare makuloj ĉe brusto de nigreta turdo kovras pli vaste ĝis ventro.

Mi el mioj

Mi havas ĝis nun ne solvitan demandon.
Kiam mi estis dekkelkjarulo, iun tagon mi ekpensis, kial mi estas ĉi tiu mi, kaj kial mi ne estas iu alia mi. Mi konscias, ke mi estas mi. Aliaj diras, “Mi estas mi!” Do ekzistas multaj mi (= mioj) en la mondo.
Mi ne kredas je Dio. Io supernatura ne ekzistas en la Universo. Homa menso estas integrita tuto de fizikaj kaj kemiaj procezoj.
Devas esti tute hazarde, ke mia mio ekestis en ĉi tiu homa korpo. Kial mia mio ne ekestis en iu alia homa korpo? Mia mio povus ekesti, ekzemple, en via korpo. Kaj via mio povus ekesti en mia korpo. Tamen tio ne okazis.
La demando ĝis nun ne estas solvita. Aŭ eble mi starigis malĝustan demandon.

Estis varme en 2007

La Japana Subministerio pri Meteologio publikigis la raporton pri la jara averaĝa temperaturo en la jaro 2007.
Ĝi diras, ke la jara averaĝa temperaturo de la mondo en 2007 estis 0,28 gradon pli alta ol tiu de la normala jaro. Tiu ĉi estas la 6-a plej alta valoro post la jaro 1891. Kaj la jara averaĝa temperaturo de la terpartoj estis 0,66 gradon pli alta ol tiu de la normala jaro. Tiu ĉi estas la plej alta post 1891.
La jara averaĝa temperaturo de Japanio en 2007 estis 0,85 gradon pli alta ol la normala jaro. Tiu ĉi estas la 4-a plej alta valoro, kiu sekvas 1990, 2004 kaj 1998.

Ruktaĵo de bovoj

Bovoj kaj ŝafoj ofte ruktas kaj elbuŝigas metanon, kiam ili remaĉas. Metano estas konsiderata kiel unu el la forcejefikaj gasoj. Sciencistoj kalkulas, ke sur la tuta Tero oni bredas ĉ. tri miliardojn (3 000 000 000) da remaĉuloj, kaj ke la sumo de metano elbuŝigita de ili okupas 5 % (procentojn) de la tuta forceja gaso.
Laŭ japana ĵurnalo teamo de japanaj sciencistoj inventis teknikon malkomponi metanon en bova korpo. Ŝlosilo de la invento estis eltrovo, ke metano preskaŭ ne troviĝas en la ruktaĵo de bovoj, kiuj manĝis furaĝon kun multe da nitrato. Ili jam patentigis ĝin en 5 landoj. Pluraj laktoproduktaj landoj interesiĝas pri la tekniko.

Pagro

pagroPagro [Pagrus major] estas mara fiŝo el la familio de sparedoj. Plej grava manĝebla fiŝo en Japanio. Ĝia blanka karno estas dentorezista kaj negrasa. Oni manĝas ĝin per saŝimo (kruda tranĉpeco), rostaĵo, bolkuiraĵo ktp.
Japanoj pensas, ke pagro estas bonaŭgura fiŝo. Tial ni ŝatas regali per ĝi okaze de diversaj festoj (ekz. geedziĝa festo).
[Foto far Miya, licencita per “GFDL, cc-by-sa-2.5, cc-by-sa-2.1-jp“]

Ĉu asteroido kolizios kun Marso?

NASA (Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) publikigis la prognozon, ke asteroido preterpasos tre proksime de Marso en la venonta januaro. La asteroido 2007 WD5 [dumil sep vavo do kvin] kun la diametro de 50 metroj troviĝas meze inter la Tero kaj Marso kaj impetas al Marso kun la rapido de 12,5 km/s. Astronomoj taksas, ke plej probable la asteroido preterpasos interne de 50000 km de Marso en la 30-a de januaro.
Ili ankaŭ antaŭvidas eventualan kolizion de la asteroido kun Marso, kies probablo estas 1 el 75-onoj. Tiu kolizio povus liberigi 3 megatunojn da energio, kio estas komparebla al la evento de Tungusko en 1908 en Siberio.
=> La paĝo de NASA (en la angla lingvo):
http://www.nasa.gov/mission_pages/mars/news/mars-20071221.html

Galaksioj antaŭ 11 miliardoj da jaroj

Grupo de japanaj astronomoj sukcesis observi malnovajn galaksiojn antaŭ 11 miliardoj da jaroj (do, malproksimaj je 11 miliardoj da lumjaroj), uzante la teleskopon Subaru sur la Havaja Insulo. Rezulte de la analizado ili konkludis, ke en nia kosmo antaŭ 11 miliardoj da jaroj multaj estis diskaj (spiralaj) galaksioj, kaj ke tiam malmultaj estis elipsaj galaksioj. La konkludo subtenas laŭ ili la teorion, ke en nia kosmo antaŭ 11 – 8 miliardoj da jaroj malgrandaj galaksioj plurfoje ripetadis kolizion kaj kunfandiĝon kaj estiĝis grandaj elipsaj galaksioj kiel nun.
=> fotoj (en japanlingva paĝo)
http://www.naoj.org/Pressrelease/2007/12/18/j_index.html

Kiu ĝin desegnis?

mistera desegnaĵoMi trovis ĉi tiun desegnaĵon sur fundo de malprofunda lageto. Lastatempe malmulte pluvis en nia regiono. Do la akvonivelo de la lageto estas tute malalta ol ordinare.
Ĝi estas ja kvazaŭ petola skribaĵo de infano. Sed similaj desegnaĵoj troviĝas tie kaj ĉi tie en la lageto. Eĉ sur loko malproksima de la bordo. Homoj ne kapablus fari.
Ĉu fiŝo desegnis ĝin? Ĉu testudo? Aŭ ĉu konkulo? Supozeble ĝin faris iu vivulo en la lageto. Mi scivolas, kiu desegnis ĝin.