Saluton, la mondo!

Saluton, la mondo! Hodiaŭ estas la 30-a de Januaro. La tero normale turniĝas kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Homoj vivas kaj mortas, kaj ĝojas kaj malĝojas, kaj satas kaj malsatas. Ĉio en ordo.
Vintro baldaŭ finiĝos kaj printempo alvenos. Mia blogo reakiros ritmon.

Memornoto 4

En la 24a de decembro, 2008, mia patrino enhospitaliĝis. Tiam oni skribis en kuracplano por ŝi nomojn de malsanoj: senakviĝo (dehidracio), natrimanka sango (hiponatremio), mallakso (konstipo), kaj parenteze, alta sangopremo (hipertensio) kaj multpora osto (ostoporozo).
Oni gutinjektis al ŝi solvaĵon kaj donis laksigilon. Mia edzino kaj poste mia frato alvenis por prizorgi ŝin.
Mia patrino havis malfortan febron kaj estis daŭre malvigla, fojfoje inklina al dormo. Ŝi apenaŭ enbuŝigis manĝaĵojn.

Memornoto 3

Nu, iel-tiel pasis kelkaj tagoj…
En la 23a de decembro, 2008, mia patrino pli kaj pli perdis forton, kaj vespere ŝi ne povis ekstari nek piediri. Ŝia konscio fariĝis malklara kaj ŝi ĉiam inklinis al dormo. Ŝi suferis naŭzon kaj vomis manĝitaĵon.
Mi telefonis al la kuracisto kaj li afable vizitis nin malgraŭ kromhoro. Li ekzamenis ŝin kaj rimarkis ŝian senakviĝon. Li gutinjektis al ŝi solvaĵon de glukozo kaj natria salo.
Ni konsiliĝis kun la kuracisto kaj decidis enhospitaliĝi en la sekva mateno. Ĉar lia kuracejo ne estis ekipita per malsanlitoj, li prezentis ŝin al loka medicina centro kun 50 litoj, kiu estis administrata de loka kuracista asocio.

Memornoto 2

En la 18a de decembro, 2008, mi akompanis mian patrinon ĝis kuracejo, kiun ŝi kutime vizitadis. Ekzameninte ŝin, kuracisto diris, ke ŝi povas esti infektita de viruso, kiu kaŭzis intestan inflamon. Li gutinjektis al ŝi kaj preskribis kelkajn medikamentojn.
Ŝi havis malfortan febron kaj perdis apetiton. Ŝi pene enbuŝigis taseton da maldensa rizkaĉo. Ŝi sentis senfortiĝon je siaj korpo kaj membroj. Krom manĝohoroj ŝi kuŝis en lito kaj dormetis de tempo al tempo. Fojfoje ŝi sentis naŭzojn kaj vomis.
Dum interparolado kun mia patrino, mi eksuspektis, ke ŝi estas pli forgesema ol kutime. Foje ŝi forgesis, ke ŝi prenis iun medikamenton. Foje ŝia parolo ĉesis sen konkludo. Kvankam ŝi estis maljuna (tiam 82-jaraĝa), mi ne pensis, ke ŝi estas tiel forgesema.
Nu, iel-tiel pasis kelkaj tagoj…

Memornoto 1

Antaŭ unu jaro, la 17an de decembro, 2008, vespere mi reproduktis registritan mesaĝon en aŭtomata respondilo de mia telefono. La mesaĝo estis de mia patrino, kiu loĝas fore de mia urbo. Ŝi diris, ke ŝi estas malsana, ŝajne pro malvarmumo. Ŝi plendis senfortiĝon de la tuta korpo.
Do en la sekva tago mi veturis du horojn per mia aŭto al la urbo, kie ŝi loĝas.

Kio estas cujo?

Cujo estas pluva sezono en Japanio, kiu daŭras ĉirkaŭ 40 tagoj ekde junio ĝis julio. Dum ĝi homoj suferadas pro aparte humida varmeco. Sed cujo ankaŭ liveras abundan akvon al rizokulturado, tial ĝi estas grava elemento de vivo de la japanoj. Iusence por la japanoj, cujo estas la kvina sezono inter printempo kaj somero.
La vorto estas prenita el la japana “cuju (梅雨)” kaj uzata ĉefe en hajkoj.

Ĉi tiujn tagojn …

Nun mi loĝas en la domo de mia maljuna patrino, kiu kuŝas en lito de hospitalo ekde la lasta decembro. Ĉiutage mi vizitadas ŝin en la hospitalo kaj zorgas pri ŝiaj vivaferoj.
Fine de la lasta decembro ŝi estis grave malsana, sed feliĉe ŝi saviĝis el la kriza stato kaj resaniĝas iom post iom. Mi helpas al ŝi preni manĝojn kaj aranĝi sin.
Tial mi preskaŭ ne havas tempon por Esperantaj aferoj. Mi do petas, ke oni komprenu la kaŭzon de mia malaktiveco.

Ne estas NIFO

IluzioNe kredu, ke super la urbo aperis eskadro da nifoj (neidentigita fluganta objekto), kiuj alvenis al nia terglobo por mesaĝi pacon aŭ militon. Ili ne estas nifoj.
Tio ĉi estas simpla pejzaĝo fotita tra fenestra vitro de restoracio, kiu estas sur la naŭa etaĝo de iu hotela domego. La blankaj objektetoj estas aro de plafonaj lampoj de la restoracio, respegulitaj sur la vitro.
Hodiaŭ mi kaj mia edzino ĝuis bongustan tagmanĝon en la restoracio.

Sazanko

sazankoAnkaŭ ĉi-vintre ekfloras la sazanko antaŭ mia domo.
Tiu ĉi estas la kvara vintro ekde kiam mi komencis mian blogon. Kaj retrorigardante, ĉiuvintre mi skribis artikoleton pri sazanko kun foto. Do tiu ĉi estas la kvara foto de sazanka floro, kiun mi metas ĉi tie.

sazanko: specio [Camellia sasanqua] el teacoj.