Kotaco estas preta

kato ĉe kotaco

Hodiaŭ ni pretigis kotacon en la familia ĉambro por la venontaj malvarmaj tagoj.
Kiam mi sidis ĉe la kotaco, mia amata kato Bii alsaltis sur miajn genuojn. Li tre amas kotacon.
*kotaco = japana tradicia varmigilo. malalta tablo kovrita per vatita tolaĵo, entenanta hejtilon.

Vosto montras humoron

Nunmomente mia amata kato Bii kuŝas apud mi, ĵetante kvar piedojn flanken, kaj tuŝante mian piedon per siaj postaj piedoj. Tiu pozo signifas, ke li volas esti dorlotata.
Kaj li ripete frapetas la plankon per sia vosto. Tio ĉi montras, laŭ nia konjekto, ke li havas iom da streso kaj malbonan humoron.

Kato kaj pulo

Lastatempe mia amata kato Bii fervore gratas la kolon per posta piedo. Ni suspektas, ke puloj parazitas lin sub la haroj.
Mia edzino ĉiutage kombas lin per kombilo kun tre densaj dentoj. Hodiaŭ en kombado ŝi fine trovis pulon el la kato, sed bedaŭrinde la pulo tuj forsaltis el ŝiaj fingroj.

Mia kato resaniĝis

Mia amata kato Bii preskaŭ resaniĝis. Ekde antaŭhieraŭ li manĝas kvante kiel kutime, kaj saltas alten sur bretojn. Ĉiuj familianoj estas ĝojaj kaj trankvilaj pro lia resaniĝo.
La bestkuracisto konsilis, ke la kato ne promenu ekster domo por teni sanan staton. Tial Bii ne povas eliri por patroli ĉirkaŭ la domo. Li ŝajnas esti malkontenta pri tio, kaj fojfoje miaŭas proteste kontraŭ ni. Por konsoli lin, ni fojfoje ludas kun li per pilkoj kaj aliaj ludiloj.

Malpli malsana

Mia amata kato Bii ankoraŭ estas malsana. Tamen malpli malsana ol antaŭe. Li aspektas pli facile ripozanta.
Li manĝas nenion dum unu semajno, nur trinkas akvon. Sed hodiaŭ li miaŭas pli vivece, kaj unufoje serĉis elirejon de la domo.
Vespere mi kaj mia edzino kunportis lin al la bestkuracisto por la kvina fojo. Tiu injektis al li interferonon kaj nutran solvaĵon. Mia amata kato Bii ne ŝatas injektadon. Hodiaŭ li vigle rezistis dum la injektado. Sed reveninte hejmen, li ripozas pli facile.

Novaĵo! Nun Bii manĝis iometon da fiŝaĵo! Jen signo de resaniĝo! Ĉiuj familianoj ĝojas pro tio.

Mia kato malsana

Mia amata kato Bii nun estas malsana. Li kuŝadas malforte. Lia korpo varmas eksterordinare. Jam de kelkaj tagoj li ne manĝas kutimajn manĝaĵojn, nur malofte trinkas akvon.
Mi kaj mia edzino kunportis lin al bestkuracisto. La kuracisto injektis al Bii antibiotikon kaj nutran solvaĵon.
Reveninte hejmen, mia amata kato Bii aspektas malpli malforta kaj iom pli trankvila ol antaŭe. Nun ĉiuj familianoj prizorgas lian sanstaton.

Kato okupis mian seĝon

kato sur seĝo

Hodiaŭ mia amata kato Bii patrolis en sia teritorio matene kaj tage. Kaj vespere li ripozis en mia kabineto. Ordinare li kutimas dormi en la ondokartona skatolo sur la fenestrobreto de la ĉambro. Sed hodiaŭ li kuŝis kaj dormetis apud mia seĝo. Mi lasis lin tie, dum mi vespermanĝis en alia ĉambro.

Reveninte en la kabineton, mi trovis mian amatan katon dormetanta sur mia seĝo. Kiam mi fotis lin kun fulmlumo, li tute ne moviĝis. Li nur rigardis al mi riproĉe per la duonfermitaj okuloj.

Kato amas ŝuon

kato amas ŝuon

Verdire mia amata kato Bii estas fetiĉisto al miaj ŝuoj. Jen la foto pruvas tion. Li brakumas ravite mian ledŝuon. Li ronronadas kaj eĉ lekas la ŝuon ripetante. Mi observis tian konduton multfoje.
Laŭ la etikedo tiu ĉi ŝuo estas farita el ledo de kanguruo. Ĉu tio estas la kialo, ke mia kato amas miajn ŝuojn eksterordinare? Mi ne estas certa, tamen mi supozas tiel.