Nimfeo de Monet

nimfeo de MonetMi kaj mia edzino vizitis la Ohara-Artmuzeon, kiu estis fondita la unua en Japanio en 1930, kiel privata artmuzeo kolektinta eŭropajn pentraĵojn. Ni rigardis diversajn verkojn de artistoj ĉefe el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj: La Anunciacio (El Greco), La Tagmezo en la Alpoj (Giovanni Segantini), Nimfeoj (Claude Monet), Ĉarmoplena Tero – Te Nave Nave Fenua (Paul Gauguin) ktp. ktp.
En angulo de la korto de la muzeo mi vidis lageton, kie floras nimfeoj. Ili kreskis el la korpo transplantita dividite de la nimpheoj, kiuj estis kultivataj en la ĝardeno de la ateliero de Monet. Estas ja miraklo, ke mi povas vidi la pentraĵon kaj ĝian modelon samtempe.

Gelegantoj!

Fojfoje mi mencias pri eŭropeco de Esperanto. Jen ankoraŭ unu ekzemplo. Min ĝenas kaj iritas jenaj esprimoj:

… helpema al ĉiuj gekontribuontoj por kreskigi la vikipedion …

… nun, estimataj gelegantoj, en tiu ĉi magazino vi legos kontribuojn de …

Laŭ mia lingvosento kiel denaska japanlingvano, tiuj “ge”-vortoj estas tute groteskaj. Kontribuontoj kaj legantoj ja povas esti viraj kaj/aŭ inaj, sed kiam mi parolas pri kontribuontoj kaj legantoj, gravas iliaj kontribuoj kaj legoj, ne gravas iliaj seksoj. (Mi suspektas, ke eŭroplingvanoj kredas, ke kontribuonto aŭ leganto ĉiam devas esti viro. Ĉu vere?)
Mi sincere deziras, ke pli multaj esperantistoj (mi ne diras “geesperantistoj”) alparolos al kontribuontoj kaj al legantoj por ke Esperanto estu la internacia lingvo en vera senco.

Amata – noktopapilio

Amata fortuneiJen nova gasteto, kiun mi vidas unuafoje. Ĝi alkroĉiĝas al la fenestra vitro. Mi fotis ĝin el interne de la domo.
Ĝi havas travideblajn makulojn sur nigraj flugiloj, kaj du oranĝkolorajn zonojn ĉirkaŭ sia ventro. Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu speco de noktopapilioj, Amata fortunei el la familio Ctenuchidae de la ordo lepidopteroj. Ĝi vivas en la tuta japanio. Ĝia larvo preferas foliojn de leontodoj kaj rumeksoj. Ĝia imagino aktivas dum tago, kvankam ĝi klasifikiĝas en noktopapilioj.
En la japana lingvo ĝi nomiĝas “kanoko-ga (鹿子蛾)”, t.e. “cervida noktopapilio”.

Paneis LAN-sistemo

Subite paneis LAN-sistemo de mia domo. La kaŭzo estis rompiĝo de kablo ekde enkursigilo en mia ĉambro ĝis kluza enkursigilo, kiu konektiĝas al modemo. En mia ĉambro pere de la enkursigilo interkonektiĝas miaj komputiloj, durdisko kaj presilo. Dum la paneo mi ne povis aliri al la durdisko, kie mi deponas miajn ĉiutagajn datenojn. La aparatoj en mia ĉambro interkonektiĝas fizike tute senprobleme, sed ili ne povas interkominikiĝi. Ĉar la kluzo kun rompita konekto funkcias ankaŭ kiel DHCP-servilo, do la aparatoj en mia ĉambro ne scias reciprokajn IP-adresojn por komunikiĝi.
Provizore mi ŝanĝis la rompitan kablon per nova kablo. Mia LAN-sistemo refunkcias bonorde.

Kukurbo floras

kukurbo florasAnkaŭ ĉi-jare kukurbo elkreskas el la truo fosita por legomaj ruboj en nia ĝardeneto. Ni ne semis nek plantis ĝin. Ni nur forĵetadis kukurbajn semojn en la truon. Nun ĝi havas jam kelkajn flavajn florojn. Mia edzino tre ĝojas kaj atendas, ke la kukurbo alportos kelkajn fruktojn.

Loĝi en hotelo

Mi trovis ankoraŭ unu misgvidan artikolon en PIV kaj Nova PIV. Temas pri la verbo “loĝi“. Mi citu:

loĝ/i 1 (ntr) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas. ~i en Parizo, en la strato X,
       2 (tr) Daŭre okupi. dense ~ata urbo,

Laŭ PIV & NPIV oni ne povas diri “loĝi en hotelo”.
Nun, ni komparu la difinon kun tiu de PV. Mi citu:

Loĝi (x). 1 Daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivadas: ~i en Anglujo, Parizo, en bela domo,
       2 Maldaŭre resti kiel gasto pasigante la nokton en domo aŭ hotelo: ~i ĉe amiko, en hotelo

Laŭ la Fundamento de Esperanto la verbo “loĝi” devas havi ankaŭ la duan sencon de PV. Nome oni povas diri “loĝi en hotelo”. Kaj akutuala uzado de Esperanto subtenas ĉi tiun difinon. Ekzemple oni multfoje mencias pri “loĝado en hotelo” en UK-bulteno.
Mi supozas, ke eŭroplingvanoj nature diros “loĝi en hotelo” sub influo de sia denaska lingvo, malgraŭ la misgvida difino de PIV & NPIV. Nenia problemo.
Sed la difino de PIV & NPIV estas kulpa kontraŭ ekz. japanaj esperantistoj (mi supozas, ke ne nur japanaj…). Eble ili longe cerbumos, ĉu oni povas “loĝi en hotelo”, laŭ la difino de PIV & NPIV. La nova Esperanto-Japana Vortaro (2006) registras nur la difinon de “loĝi” laŭ PIV & NPIV, kaj forgesas la duan sencon laŭ PV.

Japana spireo

japana spireoEn la lastjara marto mi skribis pri neĝosaliko, speco de spireo [Spiraea thunbergii].
Hodiaŭ temas pri alia spireo. Jen estas foto de japana spireo [Spiraea japonica] kun ĉarmaj rozkoloraj infloreskoj. Ĝi kreskas antaŭ iu domo iom malproksime de mia strato.
Japana spireo estas falfolia arbusto el rozacoj, kiu portas ruĝetajn kvinpetalajn florojn en somero. Oni kultivas ĝin pororname en ĝardeno.

Pingven-amanto

Laŭ iu televida programo la japanoj estas la unuaranga pingven-amanto en la tuta mondo. Ĉ. 40 procentoj el bredataj pingvenoj de la mondo vivas en Japanio. Kaj pingvenaj pupoj, kiujn fabrikis iu eŭropa firmao, vendiĝas plej multe en Japanio.
Ankaŭ mi amas pingvenojn pro ilia ĉarma figuro staranta kvazaŭ infano kaj pro ilia mallerta sed serioza irado sur tero. Mi scias ankaŭ tion, ke ili tre lerte naĝas en akvo. Ĝis nun mi vidis pingvenojn multfoje en zoologiaj ĝardenoj kaj en akvarioj.

Japanaj iridoj

japanaj iridojHodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis florĝardenon de japanaj iridoj en nia urbo. Estis plene nuba tago, kaj iom pluvetis, kio tamen estis tre bona kondiĉo por apreci japanajn iridojn. En tiu ĉi privata ĝardeno, malfermita al ĉiuj, iu bonvolulo kultivas ĉ. 30 specojn (kultivoformojn) de japanaj iridoj. Pretere fluas kanalo, kie iradas boatoj kun turistoj. Oni ĝuas la diversajn iridojn ankaŭ el boato.
japana irido: Iris ensata, plurjara herbo el iridacoj, tre ŝatata specio en Japanio. Jam en Edo-epoko (1603—1867) oni registris pli ol 200 kultivoformojn, kaj faris florĝardenojn de japanaj iridoj en diversaj lokoj de la lando.

Nova gasteto

speco de araneedojJen nova gasteto (ĉu jam loĝanto?) en mia ĝardeneto. Eta araneo sidas meze de la ronda araneaĵo sur arbusto. Ĝi havas tre karakterizajn desegnaĵojn sur la dorso kaj sur la ventro.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi konkludis, ke ĝi estas unu specio el araneedoj. Kredeble, neoskono [Neoscona adianta].