Japanlingvaj blogoj

Hieraŭ mi certe legis ĝin, sed hodiaŭ mi bedaŭrinde nenie retrovis la retnovaĵon, kiu raportas, ke la plej uzata lingvo en blogartikoloj en 2007 estis la japana lingvo. Do la afiŝnombro en la japana superis tiun en la angla.
Nuntempe japanaj junuloj multe uzas poŝtelefonon, per kiu ili facile povas afiŝi en blogo. Japanoj ŝatas verki taglibron pri sia privataĵo. Tiuj faktoroj, laŭ la novaĵo, multe kontribuis al la nombro de blogartikoloj.

Kartona ĉerko

Japana kompanio pri industriaj pakmaterialoj vendas kartonan ĉerkon. En Japanio oni kutime cindrigas mortinton en ĉerko el ligno aŭ krucoplakaĵo.
La kompanio asertas, ke la kartona ĉerko estas alte mediafabla produktaĵo. (ĉi tie la retejo en la japana)

  1. la kartonaj ĉerkoj bezonas du trionon da arboj kompare kun la krucoplakaj ĉerkoj.
  2. la kartona ĉerko bezonas duonon da oleo por bruligi kompare kun la krucoplaka ĉerko.
  3. la kartona ĉerko ellasas trionon da malutilaj gasoj kompare kun la krucoplaka ĉerko.

Uzo de la kartona ĉerko certe povas kontribui por malpliigo de arbara detruo, aera poluado kaj tutmonda varmiĝo.
Do restas demando, ĉu japanoj akceptos kartonan ĉerkon anstataŭ ligna ĉerko. Oni diras, ke ĉ. 2000 kartonaj ĉerkoj vendiĝis dum unu jaro.

Hotelo sen konscienco

Hodiaŭ en Tokio komenciĝis la tutlanda studkunveno pri edukado organizita de la Japana Instruista Unio (sindikato de instruistoj). Ĉirkaŭ 12 mil instruistoj el la tuta Japanio raportas kaj diskutas pri diversaj temoj en kelkdek laborgrupoj dum 3 tagoj.
Ĉi-jare okazis grava nenormalaĵo, ke la instruistoj estis devigita ĉesigi la malferman plenkunsidon unuafoje en 50-jara historio de la studkunveno. Ĉar la hotelo, en kies halo ili planis okazigi malfermon, malgraŭ la farita kontrakto rifuzis uzadon de la halo, pretekstante supozatan tumulton de dekstrulaj organizoj. La Unio plendis al la Tokia Loka Tribunalo, kiu ordonis al la hotelo plenumi la kontrakton. Sed malgraŭ la ordono de la juĝejo la hotelo rifuzis al la Unio uzadon de la konstruaĵo. Kia hotelo ĝi estas!
Do dekstrula perforto sukcesis subigi la hotelon kaj parte malhelpi la studkunvenon de instruistoj. Japana registaro, dektremaj partioj kaj amaskomunikiloj silentas aŭ estas malparolemaj pri la afero.

Bruego pro ĝiaŭzo

Ĝiaŭzo, alinome ĉina raviolo, estas ĉindevena manĝaĵo populara en Japanio. Diversspecaj pakaĵoj de frostigita ĝiaŭzo estas aĉeteblaj en superbazaroj kaj oportunaj vendejoj.
Hieraŭ japanaj amaskomunikiloj informis, ke vomis kaj vertiĝis kelkaj manĝintoj de ĝiaŭzo frabrikita en Ĉinio. Ĝis hodiaŭ pli ol 400 homoj plendis pri korpa perturbo post manĝado de la ĉinfabrikita ĝiaŭzo. Insektomortiga kemiaĵo estas eltrovita el la restaĵo. Oni suspektas, ke la kemiaĵo enmiksiĝis dum fabrikado en la ĉina fabriko.
Ni ne manĝis la ĝiaŭzon de la fabriko, sed ja manĝis alian produktaĵon de la sama fabriko. Feliĉe ni estas sanaj. Ni havas seriozan intereson pri sekvo de la afero.

Plusendo: Peto pri solidareca mesaĝo por Virina Tago

Mi afiŝas ĉi tiun mesaĝon, kiu estas dissendita hodiaŭ en japana retlisto.
*****************************************************
Karaj listanoj,
Mi petas vin transsendi ĉi suban mesaĝon al viaj amikinoj, kaj al virinaj grupoj, organizoj en la mondo. OSIOKA Taeko
—————————————————————-
Solidareca Mesaĝo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2008

Estimataj, Karaj Sinjorinoj en la Mondo!
En la nomo de kunveno por la Internacia Virina Tago 2008 ni preparkomitato de 20 grupoj kaj municipo Hirosima sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.

Okaze de Internacia Virina Tago en la 8a de marto ni havos kunvenon, spektos dokumentan filmon “HIMEYURI (matenstela lilio)” kaj dancon kaj kanton de Okinavo. La filmo temas pri lernantinoj, viktimoj en la milito sur insulego Okinavo, kiu havas belan naturon kaj riĉan kulturon plejsude en Japanio.
En la dua mondmilito ĉe surtera batalo loĝantoj de Okinavo estis entiritaj. 94000 japanaj soldatoj kaj proksimume 150000 loĝantoj mortis, plej parte virinoj, infanoj, kaj maljunuloj. Hodiaŭ en Okinavo sidas 75% de usonaj militbazoj en Japanio, kaj okupas 11% da tereno de Okinavo.
En la mondo daŭras bataloj kaj militoj, ĉiam unue malfortuloj estas distretataj perforte. Ni volas studi kia estis la faktoj en la batalo de Okinavo kaj plifortan povon por paco.
Ni samtempe havos ekspoziciojn de “Porpacaj Mesaĝoj de Virinoj en la Mondo”, “Batalo en Okinavo”, kaj simpozion pri “Partopreno de Virinoj en Politika Decido”.

Ni virinoj en Hirosima kordeziras neniam plu ripeti teruran militon. Ni tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo:
“La Japana Popolo, sincere deziras internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton.
Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.”
Ni klopodu por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo.
Ni trans muroj de nacieco, religio, kaj kulturo kunlaboru man-en-mane, tenu reciproke por konstruado de paca 21a jarcento.
Bonvolu doni al ni vian mesaĝon pri paco. Ni prezentos ĝin en la ekspozicio por la Virina Tago helpe de esp-istoj en la mondo.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2008/ Municipo Hirosima

Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/ de Japana Konferenco 2007/ WE-Palaco/ Semipalatinsk Projekto/ de Lokaj Virinaj Organizoj/Kina Karavano/ de Telekomunika Industrio/ de Bonfarto de Familio sen Patro (gubernia k. urba)/ Novjapana Virina Asocio/ Japana Medicina Laborsindikato/ Savu Irakajn Infanojn/ Patrina Asocio por Bonkvalitaj Libroj/ Tutjapana Instruista Sindikato en urbo Hirosima/ Laborsindikato de Municipaj Oficistoj/ Virina Demokratia klubo/ YWCA de Hirosima/Laborsindikato de Urbaj Oficistoj/ Arko de Hirosima/ Gubernia Ligo de Patrinoj/ Virina Sekcio de Emerita Sindikato/

Peranto de mesaĝoj por la kunveno:
OSIOKA Taeko <osioka”ĉe”mail.goo.ne.jp>
(Bv. anstataŭigu “ĉe” per @.)

Maloportuno pro privatigo

Hodiaŭ oficisto de la poŝtoficejo, kie mi ĝiris kotizojn, telefonis al mi. Ŝi diris, ke la ĝiriloj, kiujn mi transdonis, ne estas akceptitaj. Ĉar la Japana Poŝta Banko, kiu estis privatigita ekde ĉi tiu oktobro, ŝanĝis siajn servojn.
Antaŭ la privatigo oni povis uzi du specojn de ĝiriloj: letera kaj telekomunika. Per letera ĝirilo malaltpreza, oni povis sendi monon kun mesaĝeto. Per telekomunika ĝirilo altpreza, oni povas rapide sendi monon sed sen mesaĝo. Do mi longe uzadis leteran ĝirilon pro ĝia oportuneco.
Poŝta Banko ĉesigis la servon de ĝirado per malaltpreza letera ĝirilo kaj nur akceptas ĝiradon per telekomunika ĝirilo. Ne malmultaj japanoj kontraŭis la privatigon de Poŝtaj Servoj pro eventualaj maloportunoj. Jen estas bela ekzemplo.

Atenton!

Ekde morgaŭ alilandanoj, kiuj volas eniri en Japanion, devos fingropremi kaj vizaĝofotiĝi ĉe flug- kaj ŝiphaveno. Se li aŭ ŝi rifuzos fingropremon aŭ vizaĝofotiĝon, oni ne permesos al tiu enlandiĝi. Tiel la Japana registaro ŝanĝis koncernan leĝon, sekvante la politikon de la Usona registaro.
Mi hontas pri tia ago de la Japana registaro, kiu traktas alilandanojn kvazaŭ krimulojn.
La Japana Federacio de Advokataroj malaprobas la leĝon, asertante ke la fingropremo atencas homrajton kaj privatecon de alilandanoj, kaj ke ne certas administrado kaj gardado de akiritaj informoj laŭ la leĝo.

Terura rakonto

Kuiristo laboranta ĉe restoracio falis pro cerba infarkto (hista mortiĝo pro sangovaza ŝtopiĝo). Oni portis lin en hospitalon. La hospitalo demandis lian patrinon detale pri asekuro kaj pago. Tuj antaŭ sia falo li kontraktis pri sanasekuro, kiu tamen validiĝos post unu monato. La asekurkompanio rifuzis pagi por li. Lia familio petis tujan operacion al la hospitalo, sed ĉi tiu ne aprobis pri urĝeco de lia operacio. Li mortis en la hospitalo post 4 monatoj, atendante operacion. La hospitalo alsendis fakturon de 42 000 dolaroj al la postlasita familio.

Estas ja terura rakonto. Sed tio fakte okazis en Usono. Tion raportas iu japana ĵurnalo.

Vivo de japanoj

La Japana Ministerio pri Publika Administrado, Internaj Aferoj, Poŝto kaj Telekomunikado publikigis resuman rezulton de la Baza Enketo pri Socia Vivo por 2006. En ĝi oni raportas pri hora disdivido de unu tago.
Laŭ tiu raporto japanoj en 2006 dormas meze 7 horojn kaj 42 minutojn. Estas 3 minutojn pli mallonge kompare kun la antaŭa enketo farita en 2001. Viraj laborhavantoj (plene dungitaj kaj parte dungitaj) laboras meze 7 horojn, 12 minutojn pli longe ol en 2001. Inaj laborhavantoj laboras meze 5 horojn, 9 minutojn pli longe. Viroj uzas meze 38 minutojn por domlaboro, 7 minutojn pli longe ol en 2001. Inoj uzas meze 3 horojn kaj 35 minutojn por domlaboro, 1 minuton pli longe. Por ripozo kaj libertempo (uzata por televido, radio, ĵurnaloj, gazetoj ktp) oni uzas meze 2 horojn kaj 24 minutojn, 8 minutojn pli mallonge ol en 2001.
Do ĝenerale dirite, japanoj malpli dormas kaj malpli libertempas ol antaŭ 5 jaroj. Kontraste ili pli longe laboras por monakiro kaj hejmaj aferoj.

Retiriĝo de la Japana Defendkorpuso

Hodiaŭ je la 3-a ptm. (laŭ la japana horo) la japana defendministro ordonis al la ĉefkomandanto de la Mara Defendkorpuso retirĝon de la trupo, kiu estis sendita al la Hinda Oceano por provizi koaliciajn ŝipojn per petrolo.
La kaŭzo estas tio, ke la speciala leĝo kontraŭ terorismo, kiu agnoskis la sendon de la martrupo, perdas validecon hodiaŭ. La leĝo estis tempolimigita ĝis la 1-a de novembro kaj la registaro deziris prokrasti la limdaton per amendo de la leĝo en ĉi somero. Sed en la elekto de senatanoj en julio, plimulton gajnis la Demokrata Partio kaj aliaj opozicia partioj, kiuj kontraŭas la leĝon. Do, antaŭvidante malakcepton de la amendopropono, la registaro rezignis renovigi la leĝon.