La Umejo — Gemo en Interreto

Mi trovis belan gemon en Interreto, “La Umejo“.

Ĝi estas retejo de hajgao aŭ hajkobildo. Ĉiu verko konsistas el eleganta bildo kaj ŝatata hajko (en Esperanto kaj en la angla). Ĝia rafinita prezentado tre plaĉas al mi.

Nun la retejo enhavas kvar verkojn. Mi esperas, ke de nun aldoniĝos pli da verkoj. Mi rekomendas al ĉiuj poezi-amantoj viziti la retejon.

Pri hajko en esperanto

De tempo al tempo mi promenas en Interreto. Tie kaj tie mi trovas retpaĝojn kun hajkoj en esperanto.

Mi estas certa, ke la hajko, mallonga fiksforma poemo jam enradikiĝis en la mondo de esperantistoj. Mi jam trovis belajn hajkojn en tiuj paĝoj. Sed, malkaŝe dirite, mi sentas neakordecon en plimulto de esperantaj hajkoj en tiuj paĝoj.

Mi lernis verki hajkojn unue en la japana lingvo, kaj poste en esperanto. Do mi kutimas verki kaj legi hajkojn en la japana stilo, kiu elmontras esencon de hajkarto.

Jam kelkaj esperantistoj krom japanoj verkas esparantajn hajkojn en la japana stilo. Mi esperas, ke tia verkado disvastiĝu en esperantistoj.

Hajko de hodiaŭ

    fine elsendis
    korektitan provaĵon —
    floras sazanko

ŝtuparo por kato

sazanko: Specio [Camellia sasanqua] de daŭrafolia arbusto, kiu portas blankajn aŭ ruĝajn florojn en vintro. Ĝi similas al kamelio [Camellia japonica], sed havas malpli grandajn foliojn kaj florojn ol kamelio. Ĝiaj petaloj kaj stamenoj estas malforte ligitaj kaj falas dise, dume la petaloj de kamelio falas ligite kiel unu korolo.