Kapkuseno

Por bona dormo, grava estas bona kapkuseno konforma al la uzanto. Dum vojaĝado oni estas feliĉa, kiam oni renkontas ĝustan kapkusenon.
Miaokaze la nuna kapkuseno estas iom pli maldika kaj pli mola ol mia kutima. Tial mi ne bone dormis hieraŭ nokte.

Ĉu problemo?

“… la ensemblo de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”
estas frazero eldirita de iu latinidlingva esperantisto.
Tio devus esti
“… la tuto de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”

Tia senco de la vorto “ensemblo” ne estas registrita en PIV. Leginte la frazeron, mi tuj sentis fremdecon.
Mi scivolas, ĉu eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj (okcidentanoj) sentas fremdecon ĉe la frazero. Mi supozas, ke plimulto de ili ne tiel sentas kiel mi (orientano).
Tio ĉi estas unu ekzemplo, kiun mi menciis en antaŭa artikolo (ĉi tie). Mi ree citu:

Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.

Akvo sur Marso

NASA (Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) kaj la universitato de Arizono publikigis, ke sciencistoj konstatis ekziston de akvo sur Marso.
Robota esplorilo Phoenix Mars Lander[feniks maz landr] fosis tersurfacon kaj fotis ĝin. En angulo de la fosaĵo oni trovis brilajn pecojn je grando de ĵetkubo. Post kvar tagoj la esplorilo fotis la saman lokon. Tiam la blankaj pecoj tute malaperis.
Sciencistoj konvinkiĝis, ke la brila materio estis glaciiĝinta akvo, kiu vaporiĝis pro eksponiĝo post la elfoso. Ĉefesploristo de la teamo asertis, “Ke ĉi tiuj pecetoj malaperis en kelkaj tagoj, estas evidenta pruvo de tio, ke ĝi estas glacio. Ekzistis demando, ĉu la materio estas salo. Salo ne povas ŝanĝiĝi tiel.”
La paĝo de NASA estas ĉi tie (en la angla).
La paĝo de la universitato de Arizono estas ĉi tie (en la angla).

Ekzisto de akvo sur Marso sugestas ekzisteblecon de la vivo sur Marso.

Pluvego daŭras

Jam de tri tagoj pluvegas en mia regiono kaj ĉirkaŭoj. La cuja fronto, staranta sur Cuŝima Markolo, viglas pro malvarma aermaso alvenanta el la kontinento, kaj kaŭzas pluvegon.
La loka meteologia observatorio proklamis alarmon pri pluvego kaj inundo en la tuta gubernio. Nun en malfrua vespero la pluvo malintensiĝis, sed oni prognozas, ke pluvego daŭros ĝis morgaŭa mateno.

Diveno per tagsonĝo

Homoj sopiras al tio, kion ili ne posedas. Pro tio oni ŝatas supernaturajn povojn.
Mi legis romanon, en kiu juna ĉefrolulo kapablas diveni petitan serĉaĵon en tagsonĝo. Li kapablas ankaŭ vidi estontecon kaj pasintecon en sia tagsonĝo. Iun tagon altrangulo vizitis lin kaj petis de li sonĝodivenon. Tiam komenciĝis lia aventuro.
La libro (en la japana) estis bona misteraĵo, kiun mi ĝuis kaj ellegis en du tagoj.

Problemo por ĉiuj

Hieraŭ (ĉi tie) mi skribis, ke mi volas senhezite gustumi en Esperanto udonon, sobaon, ramenon ktp. Hodiaŭ mi aldonu somenon al la menuo. Parenteze, mi jam povas gustumi almenaŭ udonon laŭ PIV.
Tamen ĝenerale japanaj esperantistoj estas tre singardaj pri enkonduko de tiuj novradikoj. Japanaj esperanto-vortaroj montras fagopiraĵon aŭ fagopirajn nudelojn por sobao, kaj ĉinan vermiĉelon por rameno. Tiu ĉi sinteno kontrastas kun tiu de eŭska vikipediisto-esperantisto, kiu verkis la artikolon pri rameno (ĉi tie).
La kialo de la singardemo estas jenaj: Se japanoj enkondukos tiujn novradikojn, ankaŭ koreoj, ĉinoj, vjetnamoj ktp rajtas same agi pri siaj propraĵoj. Kaj tio faros esperantan vortaron tro abunda kaj kaosa. Grandega vortaro ja malfaciligos Esperanton por lerni.
Aliflanke mi vidas, ke eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj tro facile enkondukas kaj uzas novradikojn laŭ la kriterioj de japanaj esperantistoj. Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.

Malfacilaĵo por japanoj

Kio estas malfacilaĵoj de Esperanto por japanoj? Antaŭe (ĉi tie) mi diris, ke diferenco de vortordo inter Esperanto kaj la japana malhelpas japanojn paroli flue. Certe jes en parolado de Esperanto. Tamen en skribado de Esperanto la diferenco de vortordo ne tre gravas, ĉar oni povas reskribi frazon dum skribado.
En skribado de Esperanto mi ofte sentas limigon pri vortoprovizo. Ekzemple en Esperanto ni povas frandi senhezite spagetojn, makaroniojn, vermiĉelojn, nudelojn ktp. Sed japanoj ne povas gustumi senhezite udonon, nek sobaon, nek ramenon, nek ĉamponon. Certe ĉi tio estas unu el la kaŭzoj, kial Esperanto estas malfacila por japanoj.